'''Sankta VojtěchWojciech'''(pole: Wojciech, ĉeĥe: Vojtěch) aŭ '''Sankta Adalberto''' ([[957]] - 23.4.[[997]]) el la princa familio de Slavnikidoj estis jam de la infanaĝo destinita por la pastra servo. En [[972]] kiel 15-jarulo sendita al [[Magdeburgo]] al lernejo de ĉefepiskopo Adalberto, kies nomon li akceptis ĉe [[Konfirmacio|konfirmacio]]. De tiu tempo estas la ĉeĥa nomo Vojtěch tradukata en aliajn lingvojn kiel Adalberto. Kiel 25-jarulo - post morto de la unua Praga episkopo Detmar - li estis instalita kiel dua episkopo (982). La [[Investituro|investituro]] realiĝis en [[983]] en [[Verono]]. La Bohemia lando estis ankoraŭ duone pagana kaj lia severeco kaŭzis al li multajn problemojn. En [[988]] li forlasis sian oficon pro seniluziiĝo kaj fariĝis monaĥo en la klostro de santkaj Bonifacio kaj Aleksio en [[Romo]]. Post peto de Bohemio la papo ordonis al li reveni en la patrujon. Li venigis kun si ankaŭ 12 benediktanojn, por kiuj princo [[Boleslav la 2-a]] fondis klostron en [[Břevnov]] apud [[Prago]], la unua bohemia monaĥejo ([[993]]). En septembro [[995]] la reganta princa familio de [[Přemyslidoj]] elmurdis la konkurencan princan familion de Slavnikidoj en [[Libice nad Cidlinou]], inkluzive de suĉinfanoj. Vojtěch eskapis nur dank' al tio, ke li estis ĝuste en [[Germanio]]. Tial li prefere foriris al [[Pollando]], al reĝo [[Boleslao la Brava]], kaj kun lia helpo entreprenis misian vojaĝon al la [[pagano|pagana]] [[Prusio]]. Sed jam ĉe la landlimo li estis murdita, Boleslao la Brava elaĉetis lian korpon kaj entombigis lin en [[Gniezno]]. La imperiestro [[Oto la 3-a]] jam en la jaro [[1000]] venis kliniĝi al lia tombo, ĉar la famo pri lia martita morto rapide disvastiĝis kaj li fariĝis tria bohemia sanktulo (post [[Ludmila]] kaj [[Sankta Venceslao|Venceslao]]). Baldaŭ estis verkitaj legendoj pri lia vivo. Princo [[Břetislav la 1-a]] transportigis lian korpon al Prago, kie ĝi kuŝas en la katedralo de sankta Vito.
[[Dosiero:Relikwiarz Wojciecha Gniezno.JPG|thumb|right|Relikviaro de sankta Adalberto en [[Gniezno]]]]
[http://www.katolikus.hu/szentek/szent52.html pri Sankta Adalberto en la hungara]