Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Sankta Wojciech(pole: Wojciech, ĉeĥe: Vojtěch) aŭ Sankta Adalberto (957 - 23.4.997) el la princa familio de Slavnikidoj estis jam de la infanaĝo destinita por la pastra servo. En 972 kiel 15-jarulo sendita al Magdeburgo al lernejo de ĉefepiskopo Adalberto, kies nomon li akceptis ĉe konfirmacio. De tiu tempo estas la ĉeĥa nomo Vojtěch tradukata en aliajn lingvojn kiel Adalberto. Kiel 25-jarulo - post morto de la unua Praga episkopo Detmar - li estis instalita kiel dua episkopo (982). La investituro realiĝis en 983 en Verono. La Bohemia lando estis ankoraŭ duone pagana kaj lia severeco kaŭzis al li multajn problemojn. En 988 li forlasis sian oficon pro seniluziiĝo kaj fariĝis monaĥo en la klostro de santkaj Bonifacio kaj Aleksio en Romo. Post peto de Bohemio la papo ordonis al li reveni en la patrujon. Li venigis kun si ankaŭ 12 benediktanojn, por kiuj princo Boleslav la 2-a fondis klostron en Břevnov apud Prago, la unua bohemia monaĥejo (993). En septembro 995 la reganta princa familio de Přemyslidoj elmurdis la konkurencan princan familion de Slavnikidoj en Libice nad Cidlinou, inkluzive de suĉinfanoj. Vojtěch eskapis nur dank' al tio, ke li estis ĝuste en Germanio. Tial li prefere foriris al Pollando, al reĝo Boleslao la Brava, kaj kun lia helpo entreprenis misian vojaĝon al la pagana Prusio. Sed jam ĉe la landlimo li estis murdita, Boleslao la Brava elaĉetis lian korpon kaj entombigis lin en Gniezno. La imperiestro Oto la 3-a jam en la jaro 1000 venis kliniĝi al lia tombo, ĉar la famo pri lia martita morto rapide disvastiĝis kaj li fariĝis tria bohemia sanktulo (post Ludmila kaj Venceslao). Baldaŭ estis verkitaj legendoj pri lia vivo. Princo Břetislav la 1-a transportigis lian korpon al Prago, kie ĝi kuŝas en la katedralo de sankta Vito.

Relikviaro de sankta Adalberto en Gniezno

pri Sankta Adalberto en la hungara