Akridedoj
Akridedoj (latine Acrididae) estas familio de saltantak insektoj el la ordo de ortopteroj, koneble per mallongaj antenoj, malpli longa ol la korpoduono. La familio nomiĝas laŭ la tipa genro Akrido. Oni tamen kelkfoje vastasence nomas eĉ kelkajn similajn genrojn ankaŭ iu akrido ekz. preĝanta akrido.
Akridedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Multaj el ili estas relative grandkorpaj, kelkaj atingas eĉ longon de 70 mm. La akridedoj povas muzikadi per frotado de postaj kruroj al la elitroj. Ili metas ovojn en la teron. Ĝi estas plantovorantoj. Ili aperas (svarmado) kelkfoje amase kaj estigas grandajn damaĝojn. Uzatas en kelkaj landoj (Afriko) kiel proteinriĉa manĝaĵo.
Akridedo-invado en Afriko 2004
redaktiEn Maŭritanio (Nouakchott) okazis: la ĉielo iĝis bruna, la insektoj voris ĉiun verdaĵon. La aŭtoj koliziis ĉar la videbleco iĝis 0. La invado venis el la marbordo de la Mediteranea maro kaj baldaŭ atingis Okcident-Afrikon. La svarmantaj insektoj okupis unu kvadratkilometron 40-80 milion-ope, migras 130 km protage. Ili ĝenerale ekflugas je la 11-a horo kaj tuj flugas 30–50 km. Oni povas sekvi la svarmadon per radaro.
Kaŭzo eble estis, ke en 2004 estis riĉaj pluvoj ĉe la Atlasa Montaro, kio ebligis la ovo-demeton en la malsekan teron. Tie rapide evoluis la larvoj en la riĉa planta kreskaĵo. Akridedo vivas nur 30 tagojn, sed ino povas demeti 60-100 ovojn samtempe (kaj post unu semajno kapablas denove pariĝi). Unu plenkreska akridedo pezas 2 gramojn kaj povas manĝi samgrandan verdaĵon.
Aliaj invadoj
redaktiLa invado en 1987-1989 kostis ĉirkaŭ 300 milionojn da dolaroj por bridi la plagon. Fine de la svarmado oni esploris la elirlokon (epicentron) de la invado kaj trovis nur 2 akridedojn. En 1956 la akridedoj atingis eĉ Eŭropon (Brition, Hispanion, Francion).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.affa.gov.au/content/output.cfm?ObjectID=6C7252C0-ED16-4E8C-823F1CA051DC23E5&contType=outputs Arkivigite je 2006-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ppis.moag.gov.il/PPIS/MilhamaHarbe/BiologiaMazik Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ynet.co.il/articles/0,7340,L-2897108,00.html
- lokusto, akrido pli precize ĉe SAT-kongreso 2004