Omega (rokgrupo)
Omega estas hungara rokgrupo fondita en 1962. La grupo iĝis populara komence per tralaboro de eksterlandaj rokgrupaj kantoj. En 1967 formiĝis la unua stabila teamo (László Benkő, János Kóbor, József Laux, Tamás Mihály, György Molnár (gitaristo) kaj Gábor Presser).
Omega | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Budapeŝto, Hungario |
Ĝenroj | Rok-muziko Popmuziko Progresiva roko |
Aktivaj jaroj | 1962 - |
Eldoninto | MHV Hungaroton MI-5 Records Universal Decca Records Bellaphon WEA |
Parencaj temoj |
Locomotiv GT, V'Moto-Rock, Piramis, Illés (rokgrupo) |
Retejo | www.omega.hu |
Membroj | |
János Kóbor | |
Antaŭaj membroj | |
Ili rikoltis la unuajn sukcesojn en 1969, 1970.
Presser kaj Laux forlasis la grupon, tiel ekde 1971 la grupanoj ne ŝanĝiĝis:
- László Benkő – klavaro, kanto
- János Kóbor – kanto
- Ferenc Debreczeni – drumo
- Tamás Mihály – basgitaro, kanto
- György Molnár (gitaristo) – gitaro
- Tamás Szekeres - gitaro (1994-2001)
Post kiam Presser, Laux kaj Anna Adamis, la tekstopoeto forlasis la grupon, Omega rapide refortiĝis kaj aperigis en 1972 novan diskon: Élő Omega (Vivanta Omega). Tiu estas konĉerta varietato de studia albumo, kiun li mem surigis per kvar-traka magnetbenda registrilo. Ili volis per tio pruvi, ke ili povas daŭrigi sian vojon sen apogo de la funkciuloj (la komunisma ŝtato preferis la novan formacion LGT, kiun fondis la eksiĝintaj mebroj). Ili traturneis eĉ tutan Eŭropon.
En 2013 ili ricevis premion Kossuth.