Schaan
Schaan [ŝan] estas komunumo en Liĥtenŝtejno. Ĝi situas norde de Vaduzo kaj havas plej multe da loĝantoj inter la liĥtenŝtejnaj komunumoj. Kiel montras la mapo, du apartaj teren-pecoj en la montaro apartenas al la komunumo.
Schaan | |||
---|---|---|---|
Komunumoj de Liĥtenŝtejno limurbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Liĥtenŝtejno | ||
Ŝtato | Liĥtenŝtejno | ||
Poŝtkodo | 9494 | ||
Telefonkodo | +423 237 | ||
Kodo laŭ BFS | 7005 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Landstrasse 19, LI-9494 Schaan | ||
Urbestro | Daniel Hilti | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 775 (2005-06-30) | ||
Loĝdenso | 215 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | CH1903: 760016 / 227973 (mapo)47.1833333333339.55Koordinatoj: 47° 11′ N, 9° 33′ O; CH1903: 760016 / 227973 (mapo) | ||
Alto | 450 m | ||
Areo | 26,8 km² (2 680 ha) | ||
Horzono | +1 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Schaan [+] | |||
Tra Schaan kondukas la fervojlinio inter Svislando kaj Aŭstrio (Vorarlbergo). Lastatempe Schaan iĝis signifa industriejo (firmaoj Hilti, Hilcona kaj Ivoclar-Vivadent).
Historio
redaktiEn la romia tempo la romia vojo inter Aŭgsburgo kaj Milano iris tra Schaan, tiam supozeble nomata Scana. Tie ekzistis romia kasteleto por batali alemanojn.
Arkeologiaj trovoj en tomboj indikas, ke post alveno de la alemanoj longe ekzistis apartaj setlejoj de alemanoj kaj romanĉoj. Eĉ nun ekzistas du "alpaj societoj": alemana societo Gritsch kaj romanĉa societo Guschg. En Schaan troviĝas de 1872 la plej granda fervoja haltejo de la princujo, stacidomo de Schaan-Vaduz.
Komunumoj de Liĥtenŝtejno | |
---|---|
Altejo (sude): Balzers • Planken • Schaan • Triesen • Triesenberg • Vaduzo | |
Malaltejo (norde): Eschen • Gamprin • Mauren • Ruggell • Schellenberg |