21-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de oktobro estas la 294-a tago de la jaro (la 295-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 71 tagoj restas.
Je la 21-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -54: Venko de gaŭloj kontraŭ Romia Imperio en batalo de Aduatuca (Gaŭlujo)
- 686: Konono iĝis papo
- 1032: Benedikto la 9-a iĝis papo
- 1187: Gregorio la 8-a iĝis papo
- 1422: Karlo la 7-a iĝis reĝo de Francio
- 1520: Dum sia ĉirkaŭmonda ekspedicio Fernão de Magalhães malkovris la insularon Sankta-Piero kaj Mikelono
- 1578: Bataloj de Cēsis: venko de pola reĝo Stefan Batory kontraŭ Ivano la Terura dum la unua pola-rusa milito (1577-1582)
- 1600: Japanio: batalo de Sekigahara - starigo de ŝoguna reĝimo por Tokugawa Ieyasu (malvenko de Toyotomi Hideyori markanta transiron de la epoko Sengoku al la epoko de Edo)
- 1671: Pola militisto Johano la 3-a Sobieski venkis kozakan–tataran armeon en batalo de Kalnik (Vinica provinco)
- 1680: Nacia teatrejo Comédie-Française, la Franca Komedio, fondiĝis en Parizo
- 1719: Angla armeo konkeris Vigon
- 1738: Anglio: rezulte de trafo de globa fulmo en preĝejon en Devon 4 personoj pereis kaj 60 vundiĝis
- 1792: Unua Koalicio-Milito: revolucia franca armeo konkeris germanan Majencon
- 1798: En Kairo eksplodis kontraŭfranca ribelo, subpremita la saman tagon
- 1805: Kadizo: mara batalo apud Trafalgar - venko de brita ŝiparo de Nelson super la franca-hispana
- 1824: Anglo Joseph Aspdin patentigis portlandan cementon
- 1831: Pollando: kapitulaco de Fortreso Zamość kaj falo de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1854: Florence Nightingale kun skipo de 38 flegistinoj kaj 15 monaĥinoj estis sendita al Turkio por helpi al vunditaj britaj soldatoj dum la Krimea milito
- 1879: Thomas Edison inventis komerceblajn ampolojn
- 1882: En Tokio fondiĝis Universitato de Ŭaseda
- 1888: Socialisma Partio de Svislando fondiĝis
- 1895: Post 5 monatoj de ekzisto la Respubliko de Tajvano estis malfondita de japana armeo - japanaj trupoj invadis la ĉefurbon de Tajvano, komencante japanan regadon
- 1907: Taĝikio: en tertremo pereis pli ol 12 mil personoj
- 1907: Unuaj konataj restaĵoj de Homo heidelbergensis estis malkovritaj
- 1911: Nupto de ĉefduko Karolo la 1-a kaj princino Zita de Bourbon-Parma
- 1912: Unua Balkana milito: Karĝali estis liberigita de bulgara armeo
- 1914: Unua Mondmilito: Turkio fermis por navigado akvovojon tra markoloj Bosporo kaj Dardaneloj
- 1918: Lenin fondis Ĉefan Spion-Estraron (GRU); "provizora nacia kunveno" deklaris Aŭstrion demokrata respubliko
- 1926: Belorusa SSR: Ŝtata Juda Teatro malfermiĝis
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Grodno oni inaŭguris monumenton al Eliza Orzeszkowa
- 1931: En Dua Hispana Respubliko oni cenzuris gazetaron
- 1931: Kontraŭbrita ribelo de Kipraj grekoj komenciĝis
- 1933: La Germana Regno forlasis Ligon de Nacioj; 1933: Malsatego en Ukraina SSR: proteste kontraŭ Holodomoro ukraina naciisto murdis en Lvovo (de 1920 ĝis 1939 parto de Pollando) ĉefon de soveta konsulejo, kaj samtempe spionon
- 1938: Japana armeo konkeris ĉinan Kantonon
- 1939: Dua Mondmilito: kadre de Operaco Tannenberg germanaj okupantoj ekzekutis polajn intelektulajn ostaĝojn en ok loĝlokoj; germana polico denove arestis katolikajn pastrojn en Włocławek, en Nieszawa-regiono kaj 5 monaĥojn de Aleksandrów Kujawski; Norda Maro: 6 germanaj destrojeroj lokis minojn ĉe elfluejo de la rivero Humber
- 1940: Romano de Ernest Hemingway Por kiu la sonorilo sonas unuafoje publikigita; Hungario: eksa ĉefministro Béla Imrédy formis Hungaran Renovigan Partion, reprezentantan ideojn de dekstra ekstremismo
- 1941: Holokaŭsto: germanaj okupantoj likvidis unu el du getoj en Vilno kaj pafmortigis 2 367 judojn; Orienta Fronto: germana 49-a Montarana Korpuso konkeris la urbon Stalinon (Donecko); en Nanto germanaj armeanoj pafmortigis 50 ostaĝojn; en Serbio pro perdoj suferitaj de faŝismaj unuoj en bataloj kun partizanoj, venĝe 7000 civitanoj estis pafitaj en Kragujevac de la 21-a ĝis la 23-a de oktobro
- 1942 en Pollando: germana polico pafmortigis en Chełm 21 personojn; en Poznano germana polico ekzekutis 5 lokulojn; en malliberejo en Krakovo hundoj de Gestapo disŝiris junulon pro provo fuĝi
- 1943: En Londono oni subskribis valutan interkonsenton inter Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo (unua etapo de la kreado de Benelukso); en Indonezio japanoj kreis marionetan registaron de S. C. Bose; Pollando: diversaj germanaj policoj pafmortigis preskaŭ 100 polojn en 8 lokoj de la lando; en Varsovio estis en sia hejmo arestita de Gestapo Irena Sendlerowa; detruiĝis sekreta radiostacio; Pola Rezistomovado: partizanoj apud Otwock eksplodigis germanan trajnon por libertempuloj
- 1944: Dua Mondmilito, konkero de Nemmersdorf: Ruĝa Armeo militkrimis kontraŭ civila germana loĝantaro en orienta Prusio; trisemajna batalo pri Aachen permesis al Aliancanoj transpreni la unuan pli grandan germanan urbon; Batalo de Lejteo: celo de unua japana kamikaza atako estis aŭstralia krozŝipo ĉe la marbordo de Filipinaj insuloj - 30 viroj mortis, ankaŭ la ŝipestro; brita Reĝa aerarmeo kaj Usona aerarmeo forte detruis la stacidomojn de Győr, Ipolyság (nun Šahy), Feketehalom kaj Ózd; Pollando: La regantoj sendis 78 infanajn ribelintojn de Varsovio al St. Johann im Pongau; en Krasnystaw pola taĉmento frakasis skipon de stalinismamalliberejo liberigante 10 siajn soldatojn.
- 1947: Soveta deportado de ukrainoj, kies familianoj estis suspektitaj pri kunlaboro kun la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj la Ukraina Ribela Armeo, komenciĝis el okcidenta Ukrainio
- 1955: Chivu Stoica iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1956: Władysław Gomułka iĝis unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio por konvinki la polan socion pri destalinigo
- 1959: Malfermo de la muzeo Guggenheim en Novjorko, projektita de F. L. Wright; Wernher von Braun, altranga raketinĝeniero en la Tria Regno, aliĝis al NASA
- 1963: Lasta pola partizano de la subtera kontraŭkomunisma movado, serĝento Józef Franczak, mortfalis dum traserĉo de Sekureca Servo
- 1966: En Historia Fakultato de Varsovia Universitato dum kunsido de la Asocio de Socialisma Junularo profesoro Leszek Kołakowski kritikis situacion regantan en Pollando
- 1966: Kunveno de prezidentoj el Barato, Egiptio kaj Jugoslavio Indira Gandhi, Naser kaj Josip Broz Tito komenciĝis en Delhio instigante ĉesigi la bombadon kontraŭ Vjetnamio
- 1967: Konsuma milito: soveta raketa militoŝipo sinkigis israelan destrojeron — 47 maristoj pereis
- 1969: Willy Brandt iĝis kanceliero de okcidenta Geemanio
- 1969: Generalo Siad Barre rezulte de sia puĉo kontraŭ antaŭa prezidento transprenis la regopovon en Somalio
- 1970: Usonano Garrick Ohlsson gajnas la Ŝopeno-konkurson en Varsovio
- 1972: Aviadilo de Olympic Airlines kraŝis ĉe marbordo de Atiko - 37 pasaĝeroj dronis, 19 sukcesis atingi la marbordon
- 1978: Pilotanta aviadileton Frederic Valentich pereis super Markolo Bass flugante direkte al Reĝinsulo en Tasmanio - pli frue li informis aviadilejon en Melburno pri postkuranta lin Nifo
- 1983: Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj fiksis redifinon de metro
- 1984: En la provinco Vorarlbergo, La Verduloj - La Verda Alternativo unuafoje eniris al Aŭstria parlamento
- 1986: Marŝala Insularo sendependiĝis (de Usono)
- 1987: En malsanulejo de Ĝafna, norda Srilanko, barataj soldatoj masakris 68-70 malsanulojn kaj skipon de tamila nacieco
- 1988: En Vilno komenciĝis fonda kongreso de Litova Rekonstrua Movado - inter la unuaj estis renovigita Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1993: Murdo de prezidento Melchior Ndadaye kaŭzis eksplodon de Burunda enlanda milito
- 1994: Usono kaj Nord-Koreio subskribis interkonsenton deviganta ĉi-lastan ĉesigi sian programon pri nukleaj armiloj
- 1999: Dua Ĉeĉenia milito: 140 personoj pereis kaj kelkcent vundiĝis rezulte de misila pripafo de la centro de Grozno fare de armeaj trupoj
- 2001: Kadre de Projekto Sojuz en la Internacia Kosmostacio ekflugis sudafrika kosmoturisto Mark Shuttleworth
- 2002: En Munkeno komenciĝis laboroj ĉe Allianz Arena, unu el la plej modernaj stadionoj en la mondo
- 2003: Malkovro de Eriso, la plej granda nanoplanedo
- 2003: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis 30 novajn kardinalojn
- 2004: Demisio de la ĉefministro de Libano Rafik Hariri
- 2005: Ĉeĥio: komenco de regula cifereca televida elsendo, komence nur por Prago kaj parto de la Mezbohemia regiono
- 2007: Svisa Popolpartio gajnis parlamentan voĉdonon
- 2010: Nova flago de Birmo oficialiĝis
- 2010: Sergej Sobjanin iĝis urbestro de Moskvo
- 2013: 7 personoj (inkluzive de atencintino, la edzino de Doku Umarov) pereis, kaj 37 estis vunditaj pro bombeksplodo en aŭtoĉaro en la urbo Volgogrado (Rusio)
- 2013: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo agnoskis, ke oni ne povas pritaksi la rusian enketon pri la Katina murdado de polaj oficiroj, kaj Rusio ne allasis nehoman kaj humilan traktadon de viktim-parencoj
- 2014: Sudafrika kuristo Oscar Pistorius estis kondamnita al 5 jaroj de mallibero pro senatenta murdo de sia kunulino
- 2015: Sudkoreo Seong-Jin Cho gajnis unuan lokon en la 17-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio
- 2016: Kameruno: troŝarĝita pasaĝera trajno veturanta de Jaundo ĝis Dualao elreliĝis en Eseka - 73 personoj pereis kaj ĉ. 600 vundiĝis
- 2022: 240-a tago de la : Invado de Rusio en Ukrainion: Pasintsemajne pro ukrainaj pripafoj pereis 10 irananoj, kiuj instruis rusiajn soldatojn uzi senpilotajn aviadilojn, i.a. kontrolis atakojn al Mikolajiv kaj Odeso; pasinttage rusoj perdis i.a. 28 soldatojn kaj 2 magazenojn kun municio; ĝis 2 mil mobilizitaj rusaj viroj atingis Ĥersonan provincon por kompletigi perdojn — en la provinco Armitaj Fortoj de Ukrainio liberigis 88 setlejojn, kie vivas ĉ. 12 mil personoj; en Donecka provinco en 7 el 43 liberigitaj lokoj praktike mankas loĝantoj; unua nokto sen bomba alarmo en Dnipropetrovska provinco depost pli ol 3 monatoj. Mondreago: Eŭropa Unio destinos 40 mld da eŭroj el sankcie frostigita rusia mono por rekonstrui Ukrainion, kaj sekvajare transdonados pomonate 1,5 mld da euroj kiel helpo; Britio transdonos 10 mln da britaj pundoj por humanitara helpo al ukrainoj en Pollando; en Rusio 10 mil rekrutoj kadre de mobilizo revenis hejmen pro diversaj kialoj; nepo de pli juna frato de John F. Kennedy malkaŝis, ke li batalis en Ukrainio; poloj komencis kolekti monon por 3 helikopteroj, evakuontaj vunditajn soldatojn en Ukrainio; UN informis, ke preskaŭ 18 mln de ukrainoj, t.e. pli ol 40%, bezonas humanitaran helpon
- 2023: Memormarŝo laŭ itinero de Józef Franczak (Świdnik-Piaski), lasta partizano en Pollando
- 1921: Brazila Esperanto-Ligo estis agnoskita kiel organizo de Nacia Publika Utileco
- 1989: Legio de Bona Volo: en Braziljo estis inaŭgurita de José de Paiva Netto la Templo de Bona Volo
Naskiĝoj
redakti- 1328: Ĵu Juanĵang, ĉina fondinto de la Dinastio Ming kaj ties unua imperiestro (m. 1398)
- 1449: Aleksandro Sforza, itala kondotiero, aventureca bandestro de solduloj (m. 1473)
- 1449: Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio) (m. 1478)
- 1650: Jean Bart, flandra korsaro, franca admiralo (m. 1702)
- 1668: Mihály Cserei, hungara historiverkisto, sikula nobelo (m. 1756)
- 1701: Johann Friedrich Schönemann, germana aktoro kaj teatra pioniro (m. 1782)
- 1706: Johann Rudolf Kiesling, germana teologo kaj orientalisto (m. 1778)
- 1764: János Bihari, hungara violonisto (m. 1827)
- 1772: Samuel Taylor Coleridge, angla poeto (m. 1834)
- 1790: Alphonse de Lamartine, franca poeto, politikisto (m. 1869)
- 1833: Alfred Nobel, sveda kemiisto, inventisto de dinamito kaj fondinto de la Nobel-premio (m. 1896)
- 1843: Austin Richardson, brita esperantisto, abato, ano de UK 1913, animo de Katolika E-movado, prezidanto de IKUE, direktoro de "Espero Katolika", vic-prezidanto de Belga Ligo E-ista, defendanto kontraŭ idistoj (m. 1913)
- 1846: Edmondo De Amicis, itala verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1908)
- 1869: József Tóthfalusi, hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 1940)
- 1873: Josef Riedler, aŭstra politikisto kaj pedagogo (m. 1965)
- 1874: Henri Guisan, svisa generalo, ĉefkomandanto de Svisa Armeo (m. 1960)
- 1878: Gyula Krúdy, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1933)
- 1880: Viking Eggeling, sveda grafikisto kaj filmisto (m. 1925)
- 1881: Paul Franke, germana eldonisto, reklama fakulo (m. 1984)
- 1882: Maximiliano Hernández Martínez, salvadora generalo, politikisto, teozofo, prezidento (m. 1966)
- 1894: Edogawa Ranpo, japana krimromanisto (m. 1965)
- 1903: Marek Wajsblum, pola-juda historiisto kaj pedagogo, doktoro de filozofio, soldato de la Pola Armeo en Sovetunio, redaktoro de "Esperantologio" kaj de "The Worker Esperantist", interlingvisto, kunkreinto de Laborista Esperanto-movado en Pollando, instruanta Esperanton en Islando, populariganto de kvakerismo (m. 1962)
- 1907: Katarzyna Szymon, pola mistikulino, stigmatulino kaj viziulino (m. 1986)
- 1911: Helena Bušová, ĉeĥa aktorino (m. 1986)
- 1912: Georg Solti, brita-hungara dirigento (m. 1997)
- 1914: Martin Gardner, usona verkisto, iluziisto kaj matematikisto (m. 2010)
- 1916: František Roman Dragoun, ĉeĥa portretisto (m. 2005)
- 1917: Dizzy Gillespie, usona pionira ĵaza trumpetisto kaj kantisto (m. 1993)
- 1925: Celia Cruz, kuba kantistino (salso) (m. 2003)
- 1927: János Körmendi, hungara aktoro kaj verkisto (m. 2008)
- 1929: Ursula K. Le Guin, usona verkistino de sciencfikcio kaj fantasto (m. 2018)
- 1937: Zsigmond Bálint, rumania hungara inĝeniero kaj fotisto
- 1940: Manfred Mann, sudafrika-brita muzikisto
- 1941: Marcell Jankovics, hungara grafikisto, reĝisoro, verkisto (m. 2021)
- 1943: Tariq Ali, pakistana verkisto, historiisto kaj reĝisoro
- 1943: István Preitl, rumania hungara inĝeniero pri elektro, profesoro
- 1944: Ferenc Wanek, rumania hungara geologo, scienchistoriisto
- 1949: Benjamin Netanjahu, ĉefministro de Israelo
- 1953: Peter Mandelson, brita politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono
- 1954: József Szabó, rumania hungara agronomo
- 1957: Miron, pola ortodoksa kleriko, brigada generalo, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
- 1958: Andre Geim, soveta, nederlanda fizikisto Nobelpremiita
- 1959: Vilmos Tánczos, hungara etnografo esploranta spiritecon de ĉangohungaroj
- 1963: István Mihály, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto
- 1969: Salman bin Hamad Al Ĥalifa, kronprinco de Barejno
- 1975: Andrej Turkin, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1980: Kim Kardashian, usona fotomodelino
Mortoj
redakti- 310: Eŭsebio, greka papo, ekziligito, sanktulo
- 1125: Kosmas, ĉeĥa kronikisto (n. 1045)
- 1221: Alix de Thouars, dukino de Bretonio (n. 1201)
- 1422: Karlo la 6-a, reĝo de Francio (n. 1368)
- 1460: Dominiko el Prusio, germana teologo (n. ĉirkaŭ 1384)
- 1494: Gian Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (n. 1469)
- 1556: Pietro Aretino, itala verkisto (n. 1492)
- 1558: Julius Caesar Scaliger, itala humanisto, poeto, naturalisto, kuracisto, filozofo kaj botanikisto (n. 1484)
- 1638: Willem Blaeu, nederlanda kartografo kaj eldonisto (n. 1571)
- 1708: Kata Szidónia Petrőczi, hungara poetino kaj tradukistino (n. ĉirkaŭ 1658)
- 1773: Johann Conrad Schlaun, germana arkitekto (n. 1695)
- 1803: Anton Georg Hauptmann, germana arkitekto kaj ĉasisto (n. 1735)
- 1805: Horatio Nelson, brita mararmea oficiro, venka en la batalo apud Trafalgar (n. 1758)
- 1805: Cosme de Churruca, hispana nobelo, maristo kaj sciencisto (n. 1761)
- 1849: Friedrich von Müller, germana juristo kaj politikisto (n. 1779)
- 1874: Mariano Fortuny, hispana pentristo (n. 1838)
- 1884: Friedrich Adolf Wandersleb, germana muzikisto kaj pedagogo (n. 1810)
- 1886: José Hernández, argentina verkisto, ĵurnalisto, poeto (n. 1834)
- 1905: Hermann Usener, germana filologo kaj religiosciencisto (n. 1834)
- 1905: Karl Kehrbach, germana pedagogo kaj eldonisto (n. 1846)
- 1914: Adam Massinger, germana astronomo (n. 1888)
- 1931: Arthur Schnitzler, aŭstra kuracisto kaj dramaturgo (n. 1862)
- 1940: Eduard Stettler, svisa juristo kaj esperantisto, aŭtoro de la statuto de UEA kaj biografio pri Hector Hodler, vicdirektoro de UEA kaj ties prezidanto ĝis UK 1934 (n. 1880)
- 1940: Willi Münzenberg, germana eldonisto, politikisto kaj entreprenisto amaskomunikila (n. 1889)
- 1942: Władysław Jougan, aŭstra kaj pola teologo kaj historiisto (n. 1855)
- 1944: Hilma af Klint, sveda pentristino (n. 1862)
- 1958: Christian Graversen, dana esperantisto, tradukisto de filozofo kaj mistikulo Martinus (n. 1885)
- 1963: Józef Franczak, lasta pola partizano de kontraŭkomunista kaj sendependiga movado, murdita (n. 1918)
- 1967: Ejnar Hertzsprung, dana astronomo kaj kemiisto, kontribuinto al la diagramo de Hertzsprung-Russell (n. 1873)
- 1968: Gábor Pál, rumania hungara politikisto, publicisto (n. 1883)
- 1969: Wacław Sierpiński, pola matematikisto, kunfondinto de la unua matematika revuo "Fundamenta Mathematicae", dum la Soveta-Pola Milito kontribuinta al rompo de soveta militista ĉifro (n. 1886)
- 1969: Jack Kerouac, usona verkisto (n. 1922)
- 1979: Antal Madarász, hungara instruisto, geografo (n. 1933)
- 1980: Hans Asperger, aŭstra pediatro priskribinta perturbon nomatan sindromo de Asperger (n. 1906)
- 1984: François Truffaut, franca filmreĝisoro, aktoro kaj produktoro (n. 1932)
- 1984: Carl Holböck, aŭstra pastro romkatolika, profesoro pri kanona juro (n. 1905)
- 1984: Lajos Őze, hungara aktoro (n. 1935)
- 1990: Prabhat Ranjan Sarkar, barata filozofo, socia revoluciulo, spirita gvidanto (n. 1921)
- 1991: Grzegorz Grzeban, ĥemiisto kaj ŝakludanto pola (n. 1902)
- 1994: Burt Lancaster, usona akrobato kaj aktoro (n. 1913)
- 2004: Jean Dondelinger, luksemburgia politikisto kaj diplomato (n. 1931)
- 2012: Antoni Dobrowolski, pola pedagogo, la plej aĝa malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico (n. 1904)
- 2014: Gough Whitlam, ĉefministro de Aŭstralio (n. 1916)
- 2016: Manfred Krug, germana aktoro kaj kantisto (n. 1937)
- 2021: Bernard Haitink, nederlanda dirigento (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Ursulo de Kolonjo: kristana virgulino
- Karolo la 1-a, lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario
- Internacia Tago de Mediacio
La 21-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.