Ĝibraltara Markolo
La Ĝibraltara Markolo ligas Atlantikan Oceanon (okcidente) de Mediteraneo (oriente). Sur ĝia norda bordo estas Hispanio kaj Ĝibraltaro, sur la suda Maroko kaj Ceŭto. En la antikveco oni nomis tiun markolon la Heraklaj Kolonoj.
Ĝibraltara Markolo | ||
---|---|---|
Satelita foto (maldekstre: Hispanio, dekstre: Maroko)
| ||
markolo | ||
Ligas akvejon | Mediteraneo | |
kun akvejo | Atlantika oceano | |
Disigas landoparton | ||
de landoparto | ||
Datoj | ||
35° 58′ N, 5° 29′ U (mapo)35.971666666667-5.4858333333333Koordinatoj: 35° 58′ N, 5° 29′ U (mapo) | ||
| ||
Longo | 60 km | |
Plej malgranda larĝo | 14 km | |
Marbordaj lokoj | Tarifa, Ĝibraltaro, Ceuta | |
Ĝi profundas 300-900m kaj ĉe la plej mallarĝa punkto larĝas 13 km. Simile al la Sicilia Markolo, en la Ĝibraltara Markolo la profundaj marfluoj fluas de oriento al okcidento, dum proksime de la akvosurfaco ilia direkto estas kontraŭa, tio estas, de okcidento al oriento.
Dum jaroj hispana kaj maroka registaroj studadis la fareblecon bori tunelon aŭ konstrui ponton trans la markolon, simile al la Manika Tunelo inter Francio kaj Britio. Vidu UN-dokumenton E/2001/19 Project for a Europe-Africa permanent link through the Strait of Gibraltar (Projekto por daŭra Eŭrop-Afrika ligo tra la Markolo de Ĝibraltaro.) (anglalingve laŭ franclingva originalo)
La markolo en la plej mallarĝa zono ampleksas apenaŭ dek-kelk kilometrojn. Tial, ĝi estis transpasita de Homo antecessor en antaŭhistorio, kaj maŭroj en 711. Nuntempe, ĝi limas inter riĉaj Hispanio kaj Eŭropa Unio kaj malriĉaj Maroko kaj Afriko. La kruta malsamo pri riĉeco stimulas migradon kaj laŭleĝan kaj kontraŭleĝan de afrikanoj norden. Troŝarĝitaj boatoj (hispanlingve, patera) de kontrabandistoj pri homoj kaj drogo klopodas sukcesi kontraŭ elektronika gvatego de hispana polico. Tamen, ofte la boatoj fordrivas aŭ malflosas kaj aperas kadavroj de afrikanoj sur plaĝoj. Simila kaŝmigrado okazas el atlantika Maroko al Fuerteventura kaj de Meksiko al Usono tra Rio Grande del Norte.