Ŝapekoo
Chapecó, prononco: /ʃa.peˈkɔ/, Ŝapekoo esperantlingve, estas municipo, universitata urbo kaj diocezo de la brazila ŝtato (aŭ federaciero) Sankta Katarino [Santa-Katarino]. Ĝi apartenas al la samnoma mikroregiono. En Ŝapekoo estas la sidejo de la grava Esperanto-eldonejo Fonto.
Ŝapekoo | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego setlejo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89800-001 a 89816-999 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 224 013 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 358 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 6′ S, 52° 37′ U (mapo)-27.095833333333-52.617777777778Koordinatoj: 27° 6′ S, 52° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 674 m [+] | ||
Areo | 626,06 km² (62 606 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chapecó [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 202,009 (en 2012)
- Supermara alteco: 670 m
- Areo: 626 km²
- Telefonkodo: 049
- Poŝtkodo: 90000-000
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 27° 06′ 15″ S 52° 36′ 50″ U / 27.10417 °S, 52.61389 °U (mapo)
Geografio
redaktiŜapekoo estas landinterna urbo apud la riveroj Urugvajo, Chapecó, Irani kaj Lambedor. Porto Alegre troviĝas 371, Curitiba 416, San-Paŭlo (urbo) 752, Campinas 755, Campo Grande 756, Guarulhos 763, Nova Iguaçu 1075, Rio-de-Ĵanejro 1087, Belo Horizonte 1219, Goiânia 1220, Braziljo 1361, Salvador de Bahio 2174, Maceió 2653, Teresina 2674, Manaus 2769, Recife 2848, São Luís 2886, Belém 2891, Natalo (Brazilo) 3025 km for.
Historio
redaktiŜapekoo estis fondita de italaj enmigrintoj la 25-an de aŭgusto 1917. La plej multaj homoj estas posteuloj de italaj, germanaj kaj polaj enmigrintoj.
Ekonomio
redaktiĜia vivo rilatas al agrikulturo kaj agroindustrioj. Aparte menciindas produktado de viandoj. Tie vivas multaj idoj de italoj, kiuj venis al Brazilo por anstataŭi nigrajn sklavojn.
Klimato
redaktiEn Ŝapekoo pluvas jare po 1654 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C. La varmo kulminas en decembro 37 °C.
Trafiko
redaktiŜapekoo estas servata de la flughaveno Serafin Enoss Bertaso .
Eksteraj ligiloj
redakti- angle mapo, distancoj Arkivigite je 2016-04-22 per la retarkivo Wayback Machine