Ŝo (litero)
litero de kelkaj arkaikaj grekaj alfabetoj
Ŝo () estis litero aldonita al la greka alfabeto por skribi la baktran[1], kiu estis parolata en la historia regiono Baktrio. Ĝi verŝajne prezentis sonon similan al la Esperanta litero ŝ (IFA: /ʃ/). La nomo "ŝo" estas moderna; ĝia antikva baktra nomo kaj ĝia loko en la baktra alfabeta ordo estas nekonataj. Ĝi estas aspekte simila al la anglosaksa kaj islanda latin-alfabeta litero dorno (þ).
Komputiko
redaktiŜo estis aldonita al Unikodo en versio 4.0 (2003), en majuskla kaj minuskla signoj dizajnitaj por moderna tipografio.
- Majuskla Ŝo estas kodata kiel U+03F7.
- Minuskla ŝo estas kodata kiel U+03F8.
Referencoj
redakti- ↑ Everson, M. kaj Sims-Williams, N. (2002) “Propono aldoni du grekajn literojn por la baktra lingvo al Unikodo Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine”,ISO/IEC JTC1/SC2/WG2 N2411.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ŝo Arkivigite je 2012-06-28 per Archive.today