Adomas Jakštas
Adomas JAKŠTAS (reala nomo Aleksandras DAMBRAUSKAS, esperante Aleksandro DOMBROVSKI, alia transskribo Dombrowski, naskiĝis la 8-an de septembro 1860[greg.] estis unu el la ĉefaj eminentuloj de sia tempo en Litovio – romkatolika prelato, filozofo, teologo, poeto, literatura kritikisto, matematikisto, sciencisto, historiisto, redaktoro, socia aganto, esperantisto, terminologo, poligloto[1].
Adomas JAKŠTAS (Aleksandras DAMBRAUSKAS) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aleksandras Dambrauskas |
Aliaj nomoj | Adomas Jakštas |
Naskiĝo | la 8-an de septembro 1860 en Kuroniai, distrikto Kėdainiai, Litovio |
Morto | la 19-an de februaro 1938 en Kaunas, Litovio |
Tombo | Kaunas Cathedral Basilica (en) |
Lingvoj | Esperanto • litova |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato |
Okupo | |
Okupo | katolika pastro |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 186 |
Biografio
redaktiLi naskiĝis en vilaĝo Kuroniai de nuntempa komunumo Kėdainiai, mortis la 19-an de februaro 1938 en Kaunas, estas enterigita ĉe muro de la Kaŭna Arkikatedralo[2]) estis katolika pastro, socia aganto, filozofo, literatura esploristo, prelato (1914) kaj la unua esperantisto en Litovio.
Adomas Jakštas studis en Matematika kaj Naturscienca fakultato de la Sankt-Peterburga Universitato (1880-1881) kaj en katolika pastra seminario en Kaŭno (1881-1884). En 1888 li finis la Teologian Akademion en Sankt-Peterburgo kaj estis konsekrita je pastro. En 1889 li estis ekzilita al Rusio por 5 jaroj, ĉar li kontraŭstaris ordonon de rusa cara reĝimo, ke katolikaj litovaj gimnazianoj preĝu ruslingve en ortodoksa preĝejo. Dum 1898-1900 li profesoris en Kaǔna pastra seminario kaj dum 1900-1905 en Peterburga Teologia Akademio. Kun aliaj li en 1905 preparis programon de Litova Kristandemokrata Unio. Ekde 1906 Adomas Jakštas loĝis en Kaǔno kaj redaktis la litovajn revuojn Draugija (Societo), Ateitis (Estonteco) kaj Garnys (Ardeo). Ekde 1906 li estis prezidanto de Societo de Sankta Kazimiro, unu el fondintoj de organizo Ateitininkai (1911). Kun aliaj li fondis Litovan Katolikan Sciencan Akademion 1922, estis ĝia prezidanto (ekde 1922) kaj akademiano (ekde 1933). Li verkadis litove, pole, ruse, latine kaj Esperante. Li scipovis ankoraŭ la lingvojn germanan, francan, grekan, hebrean.[3]
Verkis artikolojn kaj studaĵojn pri literaturaj, artaj, filizofiaj, teologiaj, matematikaj, lingvistikaj, politikaj problemoj, biografiajn eseojn, lernolibrojn de trigonometrio, logiko, Esperanto, poemojn, satirojn, kreadis litovan terminaron pri logiko kaj filozofio.
Esperantista agado
redaktiLaŭ atesto de Antanas Poška[4] A. Dambrauskas estis la unua persono en Litovio, kiu ellernis Esperanton. Studante en Peterburga Pastra Akademio en 1887 li eksciis pri la apero de Esperanto kaj tuj sendis al L.L. Zamenhof poŝtkarton kun promeso lerni Esperanton. En lia arkivo konserviĝis 21 poŝtkartoj, propramane skribitaj de L. Zamenhof. A. Dambrauskas preparis kaj eldonis lernolibron de Esperanto por litovoj Lingvo Internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova (1890). La lernolibro estis presita en Tilsit (tiama Germanio, Orienta Prusio). Ĝi estis reeldonita en 1908. Ekde fondo de Kovna Esperantista Societo (1910) li eniris ĝian estraron. Kun aliaj li fondis Litovan Esperanto-Asocion (1919) kaj estis ties prezidanto (1919-1934), redaktis revuon Litova Stelo (1922-1926).
Eldonis kolekton de originalaj versaĵoj Versaĵareto (1905), du librojn pri matematikaj problemoj (1905,1906), filozofajn eseojn Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj (1908), eseon pri L. L. Zamenhof (en kolekto de biografioj Užgesę žiburiai / "Estingiĝintaj lumiloj"), tradukis multajn popolkantojn (en la libroj El litova poezio, 1938, Litovaj popolkantoj, 1939), preĝkantojn (en Litova Almanako, 1923). Lia redaktata literatura, scienca kaj politika revuo Draugija (Societo, n-roj 24, 25 kaj 28) publikigis artikolon Pagelbinė tarptautiškoji kalba (Helpa internacia lingvo) de prof. J. Baudouin de Courtenay.[5]
Li estis membro de la Lingva Komitato, multjara prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, direktoro de Internacio Katolika por Litovio[6]
Homaranismo
redaktiKiel katolika pastro, Dombrovski kontraŭstaris Homaranismon (ankoraŭ nomata Hilelismo) kiel religian doktrinon per artikolo publikita en Ruslanda Esperantisto je marto 1906[7]. Li agnoskis ke ĝi povas esti ankoraŭ utila al homoj havintaj antaŭe neniajn principojn religiajn aŭ filozofiajn, sed ke hilelismo havas ja nur unu celon—el ĉiuj homoj kaj nacioj fari unu grandan, „neutrale-homan“ formikejon, en kiu ekzistus nenia diferenco.
Al tiu artikolo, respondis alia, verkita de iu, kiu subskribiĝis Homarano, tre eble Zamenhof mem, en la numero 5 de Ruslanda Esperantisto[8].
Distingoj
redakti- Titolo Honora Profesoro de Litovia Universitato por elstaraj meritoj al la scienco (15-a de oktobro 1922)
- Fakultato de Natursciencoj kaj Matematiko de Litovia Universitato elektis lin Honora Doktoro (14-a de decembro 1928)
- Fakultato de Sociaj Sciencoj de Vytautas-Magnus-Universitato elektis lin Honora Doktoro (29-a de januaro 1932)
- La 17-an de novembro 1999 Kaŭna Teknologia Universitato agnoskis al li titolon de Honora Doktoro[9]
Verkaro
redaktiEn Esperanto
redakti- A. Dąbrauskas, Lingvo internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova. / Mokintuve Terptautiskos kalbos Dro Esperanto (1890, dua eldono en 1908)
- A. Dombrowski kun J. Naujalis, Kanto, dediĉita al la societo "Espero" por la 10-jara jubileo (kun muziknotoj)(1902)
- A. Dombrowski Versaĵareto (1905)
- A. Dombrowski Pri unu Speco de Kurbaj linioj koncernantaj la V-an Eŭklidan postulaton. Eld. Möller & Borel, Berlino, 1905.
- A. Dombrowski kun J.Guivy, Himno, kanto esperantista (kun muziknotoj) (1907)
- A. Dombrowski Pri novaj trigonometriaj sistemoj. Eld. Esperanto-Verlag Millier & Borel, Berlino, 1907(?)
- A. Dombrovski, Esperanto kiel scienca helpilo (1910)
- A. Dambrauskas, J. Naujalis, Dainos mišriam chorui ("Kantoj por miksita ĥoro", 1912)
Nacilingve
redakti- Adomas Jakštas, Mūsų naujoji literatūra, 2 t. ("Nia nova literaturo", 2 vol., 1923-1924)
- Adomas Jakštas, Ekspresionizmas dailėje ir mene ("Ekspresionismo en belarto kaj poezio", 1921)
- Adomas Jakštas, Meno kūrybos problemos ("Problemoj de arta verkado", 1931)
- Adomas Jakštas, Mokslas ir tikėjimas ("Scienco kaj kredo",1930)
- Adomas Jakštas, Pikto problema ("Problemo de kolereco", 1935)
- Adomas Jakštas,Aukščiausias gėris ("La plej supera bono", 1937)
- Adomas Jakštas, Naujos trigonometriškos sistemos ("Novaj trigonometriaj sistemoj", 1922)
- A. Dambrauskas, Vyskupas Antanas Baranauskas, kaipo matematikas ("Episkopo Antanas Baranauskas kiel matematikisto", 1907)
- A.Dambrauskas-Jakštas, Užgesę žiburiai ("Estingiĝintaj lumiloj", kolekto de biografioj, 1930)
- Adomas Jakštas, Dainų skrynelė ("Skatolo de kantoj", poezio, 1894)
- Adomas Jakštas, Nakties matymai ("Noktaj vidaĵoj", poezio, 1906)
- Adomas Jakštas, Rudens aidai ("Autunaj reeĥoj", poezio, 1911)
- Adomas Jakštas, Lyrika ("Liriko", poezio, 1930)
- Adomas Jakštas, Šypt-Šypt!, 2d. ("Rid-Rid!", kolekto de humuraĵoj,2 partoj, 1931)
Eksteraj ligiloj
redakti- Verkoj de kaj pri Aleksandro Dambrauskas[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Aleksandro Dambrauskas en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "dambrauskas", "dombrovski" kaj "dombrowski" en "ĉiuj kampoj")
- Nekrologo en revuo Esperanto (UEA) Apr. 1938, p. 29-30 (kun fotoj)
Referencoj
redakti- ↑ (eo) Povilas Jegorovas, Jubileo de Aleksandras Dambrauskas, p. 68, La Ondo de Esperanto, n-ro 3, 2020
- ↑ Antanas Mekys, Esperanto - pioniro en Litovio, Litova Stelo, n-ro 6, 1999, p. 6
- ↑ Mykolas Vaitkus, Su gyvu Jakštu, Aidai, 1960/9
- ↑ Litova Stelo, n-ro 7, 1938
- ↑ Pr. Pauliukonis, Draugija literatūros, mokslo ir politikos žurnalas 1907 -1923 m., Aidai, 1960/9
- ↑ Vitas Adomėnas, Unua esperantisto en Litovio, Litova Stelo, n-ro 1, 1991, p. 16
- ↑ Ruslanda Esperantisto. Kelkaj rimarkoj pri hilelismo. Nro. 3. Mar. 1906
- ↑ Ruslanda Esperantisto. Pri la homaranismo. Respondo al P-ro Dombrovski. Nro 5, p.103-106. Majo 1906
- ↑ Adomas Dambrauskas-Jakštas