Altlernejo de Infanterio de Toledo
La Akademio de Infanterio (ACINF) estas centro de milita formado de la Hispana Armeo lokita en Toledo. La centro komisiiĝas proponi bazan formadon, specialigon kaj formadon de oficiroj kaj suboficiroj de la Armeero de Infanterio.
Altlernejo de Infanterio de Toledo | ||
---|---|---|
militista lernejo Infantry Forces of the Spanish Army (en) military infantry school (en) Ter-Armeo de Hispanio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1850 | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 51′ 34″ N, 4° 0′ 51″ U (mapo)39.859328-4.01414Koordinatoj: 39° 51′ 34″ N, 4° 0′ 51″ U (mapo) | |
lando | Hispanio | |
urbo | building of the Toledo Infantry Academy | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Historio
redaktiLa akademio estis kreita laŭ la nomo de Lernejo de Infanterio (Academia de Infantería de Toledo en la hispana origine), en 1850. Je la 17a de oktobro de 1875, post esti movigita portempe al Madrido, oni instalis ĝin en la Alkazaro de Toledo.[1] En 1882 eknomiĝis Ĝenerala Akademio Militista (Academia General Militar) kaj inter 1931 kaj 1936 kunfandiĝis kun la altlernejoj de Kavalerio kaj de la Korpo de Intendenco,[2] subtenante lia sidejo en la Fortikaĵo de Toledo.
La Altlernejo de Infanterio de Toledo estis detruita en du okazoj: en 1887 dum incendio kaj alia dum la Hispana Enlanda Milito.[3]
La Altlernejo de Infanterio de Toledo estis la institucio kie prepariĝis la iniciatoj de la futura diktatoro Francisco Franco kiu tie kontaktis kun diversaj estontaj puĉistoj.
Notoj
redakti- ↑ Academia de Infantería ĉe la retejo de la Hispana Terarmeo.
- ↑ Biblioteko de la Altlernejo de Infanterio Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la retejo de la Hispana Terarmeo.
- ↑ .