Antal Haan
Antal HAAN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Haan Antal estis hungara pentristo. Lia patro estis János Haan, lia frato estis Lajos Haan.
Antal Haan | |
---|---|
Memportreto de Antal Haan | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1827 en Békéscsaba |
Morto | 9-an de majo 1888 (61-jaraĝa) en Anacapri |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Antal Haan [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1827 en Békéscsaba, li mortis la 9-an de majo 1888 en Anacapri.
Biografio
redaktiAntal Haan devenis el slovaka familio. Li frekventis luteranan gimnazion en Szarvas, poste kolegion de Eperjes, ekde 1845 artan akademion de Vieno. Post la Hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la hungara armeo kiel serĝento. Post falo de la liberecbatalo li estis trudsoldato en armeo de Habsburgoj, poste li vivis en Italio, ĉefe en Romo. En 1863 li hejmenvenis, sed post jardeko li denove vivis en Italio.
Li ofte pentris altarajn bildojn aŭ aliaj ekleziajn bildojn aŭ portretojn pri famaj hungaroj. Kelkfoje li kopiis pentraĵojn de Rafaelo. Li kolektis ankaŭ etruskajn objektojn, ili estis fundamento de muzeo en Békéscsaba.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- portreto pri Pio la 9-a (1857)
- Leda kun cigno (1861)
- Viro leganta gazeton
Kontribuaĵo
redakti- Időszaki tábla a magyar protestáns egyház történetéhez (1859?) - libro kun Lajos Haan
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Békéscsaba (2002)