Anton Bruckner
Josef Anton BRUCKNER (n. 4-an de septembro 1824 en Ansfelden, Aŭstrio; m. 11-an de oktobro 1896 en Vieno) estis aŭstra komponisto de romantikismo, kaj orgenisto kaj muzika pedagogo. Nur malfrue la samtempuloj agnoskis liajn meritojn kiel komponisto, kvankam li apartenis al al plej gravaj kaj inventemaj sonverkistoj de lia epoko. Per siaj verkoj li havas grandan influon ĝis en la 20-an jarcenton sur la muzikhistorion. Liaj plej gravaj kaj konataj komponaĵoj estas la grandaj sinfonioj. Cetere li pliriĉigis interalie la eklezian muzikon je gravaj verkoj (interalie tri grandaj mesoj kaj unu Te deum). Bruckner estas cetere nomata unu el la plej grandiozaj orgenistoj de la muzikhistorio; admirantoj trovis impresaj liajn improviziciojn.
Anton Bruckner | |
---|---|
aŭstra komponisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-a de septembro 1824 en Ansfelden, Aŭstrio |
Morto | 11-a de oktobro 1896 en Vieno, Aŭstrio |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | St. Florian's Priory • Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Cislajtio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto universitata instruisto muzikinstruisto muzikologo muzika teoriisto instruisto |
Verkoj | 3-a simfonio (Bruckner) Symphony No. 4 Symphony No. 5 Symphony No. 6 Symphony No. 7 Symphony No. 8 Symphony No. 9 Symphony No. 2 Symphony in D minor Symphony No. 1 Te Deum Helgoland Study Symphony |
Memoro
redaktiEn la Viena urboparko staras statuo de Anton Bruckner[1].
Kaj asteroido 3955 Bruckner estis nomita en sin honoro.
Elektitaj disĉiploj
redaktiLiteraturo
redakti- Erwin Doernberg: The Life and Symphonies of Anton Bruckner, London 1960
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08 .