Aoristo
Aoristo, el la pragreka ἀόριστος χρόνος (= "nedifinita tempo") estas "verba tempo" de lingvoj kiel, interalie, la sanskrita, serbokroata, bulgara kaj la pragreka. Temas pri verba formo kiu, kiel diras la nomo mem, sin lokigas ekstere de la tradicia kaj plejkomuna kontraŭmeto inter la aspekto imperfekta, (kiu vidigas la agon en ĝia disvolviĝo), kaj tiu perfekta (kiu konstatigas ke la ago estas jam plenumita). Aoristo karakterizas la agon sentempan kaj senaspektan, nome ekstere de sia komenciĝo kaj finiĝo. Pro tio aoristo taŭgas por esti uzata en rakontadoj kaj povas tial esti tradukita per la tenso de la preterito (ekzemple, la Perfekta preterito en la itala kaj franca lingvoj).
Temas, do, pri tenso kiu en si mem ne pensigas al tempo en kiu la ago plenumiĝas: pro tio ĝi povas esti uzita, ekzemple, kun aludo al la estonto aŭ al la estanto. Ekzemplo: restas la katolika liturgio memoraĵo de la unuaj tempoj kiam en Romo kristamoj liturgiis per la lingvo de la evangelizantoj kaj de la novtestamentaj libroj, la pragrekan: inter la mesaj preĝoj troviĝas, ofte kantata, kyrie eleison, el Κύριε ἐλέησον (= "Sinjoro kompatu") kiu entenas imperativan aoriston el ἐλεέομαι (eleeomai ="kompati").
Alia uzo de aoristo, ĉiam en la greka, estas tiu tieldirita gnomika, kiu perlas proverbojn kaj sentecojn validajn kaj en la pasinto kaj en estonto kaj en la estanto.
En la latina aoristo finiĝis per fandiĝo kun la perfekto (en opono al la imperfekto). Lingvistoj rimarkigas ke, ekzemple, «dixi» el «dicere» funkcias kiel perfekto sed devenas el antikva «sigmatika» aoristo.
Aoristo en lingvoj ne hindoeŭropaj
redaktiDiversaj lingvaj sistemoj havas tiun apartaĵon en siaj tensoj
Ekzemple, aoristo aperas en la turka kie tamen ege malsame rolas ol tiu aganta en la hindoeŭropa lingvaro, kie la aoristo konservas aŭ perdas sian aspekton laŭdepende de la pozicio rilate al aliaj verboj.
Eksteraj ligiloj
redakti[1] Aoristoj en la evangelioj.
[2][rompita ligilo] Aoristoj en la evangelioj