Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Artmuzeo en Piazza della Scala

muzeo en Italio
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 20 jan. 2024.

La Artmuzeo en Piazza della Scala, itale Gallerie di piazza della Scala, estas muzeo de moderna kaj nuntempa arto en Milano, Italio, kiu membras en la artmuzea reto Gallerie d'Italia ("galerioj de Italio"). Situante en urbocentra placo Piazza della Scala origine en la palaco Brentani kaj la palaco Anguissola, ĝi gastigas 195 artaĵojn de la kolektoj de Fondazione Cariplo kun forta reprezentado de lombardaj pentristoj kaj skulptistoj de la 19-a jarcento, inkluzive de Antonio Canova kaj Umberto Boccioni. Nova sekcio estis malfermita en la proksima palaco de la itala komerca banko (palazzo della Banca Commerciale Italiana) ĉe la sama placo, rekte vidalvide de la konata teatro alla Scala, la 25-an de oktobro 2012 kun 189 artaĵoj de la dudeka jarcento.

Artmuzeo en Piazza della Scala
arta muzeo
privata muzeo
museum of modern art (en) Traduki
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Italio vd
Situo Milano
Adreso Piazza della Scala, 6 - Milano
Poŝtkodo 20100
Situanta sur Piazza della Scala
Estiĝo 2011
Malfermo 25-a de oktobro 2012
Direktoro Michele Coppola
Koordinatoj 45° 28′ 2″ N, 9° 11′ 24″ O (mapo)45.467359.19004Koordinatoj: 45° 28′ 2″ N, 9° 11′ 24″ O (mapo)
Artmuzeo en Piazza della Scala (Milano)
Artmuzeo en Piazza della Scala (Milano)
DEC
Situo de Artmuzeo en Piazza della Scala
Map
Artmuzeo en Piazza della Scala
Jaraj vizitantoj: 232 528 (2018) Redakti la valoron en Wikidata
Parto de Gallerie d'Italia vd
Retpaĝo https://www.gallerieditalia.com/it/homepage/milano/
vdr

Dum ceremonio de 2017 aranĝita fare de la prezidanto de la Itala Respubliko Sergio Mattarella ĉe la Kvirinala palaco de Romo,[1] la arta muzeo ricevis specialan premion kiel "patrono de la 21-a jarcento".

Artisto kaj artverkoj

redakti

Inter la 153 pentristoj de la Museo de « Piazza della Scala » en la centro de Milano

  • Alighiero Boetti (Turino 1940 - Romo 1994)
    • Senza titolo, 1966, 99,7 x 99,7 cm
    • AI IEOOEI LGHRBTT, 1975, 100 x 70 cm ĉiu
  • Agostino Bonalumi (Vimercato, Milano 1935)
    • Rosso, 1964, 70,5 x 60 x 4,5 cm
  • Alberto Burri (Città di Castello, Perugia 1915 - Nica 1995)
    • Sabbia, 1952, 90 x 108,5 cm
    • Rosso Nero, 1953, 98,8 x 85,2 cm
  • Enrico Castellani (Castelmassa, Rovigo 1930)
    • Superficie bianca (Omaggio all'alba), 1971, 141 x 212 cm
  • Sandro Chia (Florenco 1946)
    • Ometto quando ti sentirai a tuo agio visto che sei a casa tua, 1976, 80 x 80 cm
  • Francesco Filippini (Brescia 1853 – Milano 1895)
    • Prime Nevi, 1963, oleo sur kanvaso, 115 x 80 cm
  • Lucio Fontana (Rosario de Santa Fé 1899 - Comabbio, Varese 1968)
    • Concetto spaziale, 1951, 68 x 70 cm
    • Concetto spaziale, 1952, 34,5 x 49,5 cm
    • Concetto spaziale, 1956, 58 x 43,5 cm
    • Concetto spaziale. Attese, 1959-1960, 64,5 x 42,5 cm
    • Concetto spaziale: la Luna a Venezia, 1961, 150 x 150 cm
    • Concetto spaziale. Attese, 1964, 53 x 64 cm
    • Concetto spaziale. Attese, 1967, 81 x 65 cm
    • Concetto spaziale, 1967, 110 x 110 x 10,5 cm
    • Concetto spaziale, 1967, 28 x 49 cm
  • Salvatore Garau (Santa Giusta, 1953)
  • Piero Manzoni (Soncino, Cremona 1933 - Milano 1963)
  • Giuseppe Santomaso (Venecio 1907 - 1990)
    • Ricordo verde, 1953, 120,2 x 150 cm
  • Mario Schifano (Homs 1934 - Romo 1998)
    • Ultimo autunno, 1963, 179 x 140 cm
    • Futurismo rivisitato, 1966, 100 x 52 cm
  • Emilio Vedova (Venecio 1919 - 2006)
    • Spazio inquieto T1, 1957, 134,5 x 167,9 cm
    • Spagna. Omaggio a Machado, 1959-1960, 129,7 x 57,7 cm

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
 
fasado de la palaco de la itala komerca banko
 
palaco Anguissola
 
palaco Brentani