Aurel Vlaicu
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Aurel Vlaicu (apartigilo) |
Aurel Vlaicu (naskiĝis la 19-an de novembro 1882 en Binținți, mortis la 13-an de septembro 1913 en Bănești) estis rumana aviadisto.
Aurel Vlaicu | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Aurel Vlaicu |
Dato de naskiĝo | 19-a de novembro 1882 |
Naskiĝloko | Binținți |
Dato de morto | 13-a de septembro 1913 |
Mortoloko | Bănești |
Mortokialo | aviadila akcidento [+] |
Aĝo je morto | 30 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | aviadisto |
Geografio | |
Ŝtato | Rumanio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | rumana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Vlaicu vizitis la gimnazion en Orăștie, abiturientiĝis en Sibiu kaj poste studis en Budapeŝto kaj Munkeno, kie li ricevis inĝenieran diplomon en 1907. Post laboro ĉe la uzinoj Opel en Rüsselsheim li en 1908 reiris al sia hejmloko kaj konstruis sian unuan flugmaŝinon ("Vlaicu 1"). En 1911 li konstruis duan flugmaŝinon ("Vlaicu 2"), per kiu li gajnis plurajn premiojn.
La 13-an de septembro 1913 li provis transflugi la Karpatojn kaj akcidentis proksime de Câmpina. Oni supozas, ke malgraŭ sia juneco (eĉ ne 31 jaroj) li suferis koratakon[1].
Lia naskiĝloko Binținți alprenis lian nomon por honori lin. Lian bildon montras la 50-leŭa bankbileto de 2006.
Notoj
redakti- ↑ (1982) Personalități românești ale științelor naturii și tehnicii. București: Editura Științifică și Enciclopedică, p. 408.