Avry FR
- La mallongigo FR en Avry FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Avry. |
Avry (prononcu Avri) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Avry | |
---|---|
Blazono de Avry | |
Kapelo Sankta Triuneco en Avry | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 47′ 18″ N 7° 4′ 28″ O / 46.78833 °N, 7.07444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 18″ N 7° 4′ 28″ O / 46.78833 °N, 7.07444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1705 |
Areo | 5,83 km² |
Alteco | 679 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1754 |
Komunumkodo | 2174 |
Mapo de Avry | |
Geografio
redaktiLa komunumo Avry situas en la Friburga Mezlando. 7 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Avry-Bourg kaj Avry-Centre kaj la industria kvartalo Rosé apud la stacidomo, kiuj formis ĝis 2000 la komunumon Avry ĉe Matran, kaj la vilaĝo Corjolens. Ĉe la nordokcidenta limo de la komunumo sur la teritorio de Noreaz situas la Lago de Seedorf.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,83 km², de kiuj 11,5% estas kovritaj de arbaro, 72,2% servas por agrikulturo kaj 15,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Avry limas en nordo al Noréaz, en nordoriento al Chésopelloz, en oriento al Corminboeuf, en sudoriento al Matran, en sudo al Neyruz, en sudokcidento al La Brillaz, kaj en okcidento al Prez-vers-Noréaz.
Trafiko
redaktiTra Avry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 181 de Friburgo al Payerne kaj konekta vojo de Avry al Matran. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo. Per la stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano en Rosé kaj tri buslinoj de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa komunumo Avry estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2012 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Avry ĉe Matran (france Avry-sur-Matran kaj germane Avry ob Matran) kaj Corjolens.[3]
La unua dokumenta mencio de Avry datiĝas el la jaro 1162 kiel De Avriei. Ek de 1442 Avry apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Novurba Flago de la Malnova kamparo de Friburgo. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Friburgo. Post ties malfondo en la jaro 1848 Avry estis integrita al la distrikto Sarino. [4]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Avry
- Rosé (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Avry en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-15)
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Avry ĉe Matran en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-03)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Avry – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Lernejo de Corjolens
-
Gastejo de Rosé
-
Avry