Bádenas
Bádenas [BAdenas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.
Bádenas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44491 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 6′ N, 1° 7′ U (mapo)41.0919306-1.1218534Koordinatoj: 41° 6′ N, 1° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 998 m [+] | ||
Areo | 31,308361 km² ( 313 0.8 361 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bádenas [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 113 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Lanzuela kaj Santa Cruz de Nogueras. La urba kerno estas sur 998 msm, pro kio estas malvarma klimato.
Historio
redaktiEstis setlejo de Bronzepoko aŭ frua Ferepoko.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bádenas kie oni malaltiĝis el 450 en 1900 ĝis nunaj nur 18 loĝantoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la nova preĝejo, restaĵoj kaj turoj de iama preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.
Bildoj
redakti-
Alvenejo al Bádenas.
-
Bádenas vintre, kaj fone la Rokejo de la Montopasejo.
-
Urbodomo de Bádenas
-
Supra Kvartalo.
-
Restaĵoj de la turo de la preĝejo.
-
La preĝejo.
-
Fontano de Bádenas.
-
Strato de la Urbodomo.
-
Iama kolombejo en Bádenas.
-
Alia vidaĵo de la Urbodomo.
-
Restaĵoj de la iama preĝejo.
-
Bádenas.
-
Bádenas.
-
Vintre.