Bajoj
La bajoj estas etno de Ĉinio. Ili havas longan historion kaj brilan kulturon. Antaŭ tre longe iliaj prapatroj vivis en la regiono Erhai, Yunnan-provinco. Ili, duonkavernuloj, entreprenis terkulturadon, brutobredadon kaj fiŝkaptadon, uzante ŝtonajn ilojn simplajn, sed poluritajn. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj ili jam ekuzis metalajn laborilojn por disvolvi terkulturadon kaj brutobredadon. Pli ol 90% da bajoj sin okupas pri terkulturado, pro tio la agrikultura nivelo estas relative alta.
Bajoj | |
---|---|
etno | |
ĉintibetaj gentoj | |
Suma populacio | |
1 933 510 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
Azhaliism • Benzhuism | |
En 1956 oni oficiale nomis ilin Baj-nacio laŭ ilia volo.
Ili havas la Torĉan Feston kaj Sanyuejie-feston. En la festaj tagoj okazas konkursoj de ĉevaloj, drak-boatoj, kantado kaj aliaj aktivadoj.
La bajaj viroj portas blankajn veston kaj kapveston, kaj la virinoj faras sian kapveston el diverskoloraj lanaj fadenoj kun pendaĵo flanke.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- La bajoj, etna malplimulto (angle)
- La baja, unu el la lingvoj de Ĉinio (angle)