Batalo de Temmokuzan
La batalo de Temmokuzan en 1582, konata ankaŭ kiel la batalo de Toriibata, estas la lasta batalo de la Takeda-klano. Ĝi estis fina provo de Takeda Katsuyori rezisti la kuniĝintajn trupojn de Tokugawa Ieyasu kaj Oda Nobunaga, kiuj bataladis kontraŭ li.
Batalo de Temmokuzan | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Trupoj de Tokugawa Ieyasu kaj Oda Nobunaga | Trupoj de Takeda Katsuyori | ||||||
Komandantoj | |||||||
Tokugawa Ieyasu, Oda Nobunaga | Takeda Katsuyori | ||||||
Forto | |||||||
nekonata | nekonata | ||||||
Perdoj | |||||||
nekonataj | la tuta armeo neniigita, Takeda Katsuyori memmortigis sin | ||||||
Provante kaŝi sin de siaj postĉasantoj, Katsuyori bruligis sian kastelon en Shinpujo kaj fuĝis al la montaro al alia Takeda fortikaĵo, nomita Iwadono, kaj estrita de Oyamada Nobushige, malnova Takeda-vasalo. Oyamada malpermesis eniron al Katsuyori, kiu memmortigis sin, dum lia armeo fortenis la postĉasantojn.
Bibliografio
redakti- Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.