Bernard Madoff
Bernard L. MADOFF (naskiĝis la 29-an de aprilo 1938 en Novjorko en juda familio, mortis la 14-an de aprilo 2021) estis usona negocisto kaj fondinto-prezidanto de unu el la ĉefaj investaj entreprenoj de Wall Street : Bernard L. Madoff Investment Securities LLC. La 11-an de decembro 2008, Madoff estis arestita kaj ekzamenita fare de la FBI pro realigo de fraŭda financa muntaĵo (Ponzi-ĉeno, speco de friponaĵo per piramida vendado), kiu eble rezultigis perdon de 50 miliardoj da usonaj dolaroj.[1] Se tiu suma malprofito estos konfirmita, estos la plej granda financa perdo estigita de fraŭdoj aŭ mistaksoj de financaj laboristoj, en la ĝisnuna historio.
Bernard Madoff | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Bernard Lawrence Madoff | ||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1938 en Kvinzo | |
Morto | 14-an de aprilo 2021 (82-jaraĝa) en Federal Medical Center, Butner | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Etno | judoj vd | |
Lingvoj | hispana • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Hofstra - politika scienco Universitato de Alabamo - sen valoro Brooklyn Law School (en) Far Rockaway High School (en) vd | |
Familio | ||
Patro | Ralph Madoff (en) vd | |
Edz(in)o | Ruth Madoff (en) (1959–) vd | |
Infanoj | Mark Madoff (en) , Andrew Madoff (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | borsisto ekonomikisto financisto bankisto vd | |
Laborkampo | Financoj, investado kaj financa krimo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiAŭtodidakta entreprenisto (li rezignis siajn jurajn studojn), en 1960 Madoff kreis, je sia 22-a jaraĝo, propran investo-entreprenon per 5000 USD.
Bernard L. Madoff Investment Securities LLC iĝis unu el la ĉefaj investo-entreprenoj en Wall Street. Madoff estis tre aktiva en la National Association of Securities Dealers (NASD), borsa organizaĵo de mem-regulado. Lia entrepreno estis unu el la kvin entreprenoj plej aktivaj en la disvolviĝo de la Nasdaq kaj Madoff portempe estis prezidanto de la konsilio de la direktoroj. En la jaroj 1990-1991, li estis la Nasdaq-prezidanto.[2]
La 11-an de decembro 2008, li estis arestita de la FBI[2] kaj ekzamenita pro fraŭdo. Povas esti, ke li uzis sian famon por krei spekuladan investan fonduson administratan de paralela entrepreno, kiun li estis kreinta. Tiu fonduso administris investaĵojn nur por 11 ĝis 25 klientoj, laŭ la Securities and Exchange Commission. En tiuj investintoj troveblas pluraj eksterlandaj bankoj, kiaj Natixis kaj Société générale (ambaŭ francaj), kaj ankaŭ Banco Santander (Hispanio) kaj HSBC.
Povas esti, ke la fonduso amasigis grandegajn perdojn kaj Madoff, per sistemo de piramida vendo Ponzi-ĉeno pagis la interezojn de la unuaj investintoj per la mono investita de la lastaj investintoj. Sekve de la financa krizo de aŭtuno 2008, iuj klientoj deziris repreni siajn investaĵojn kaj tio disfaligis la sistemon.
Bernard Madoff estis liberigita kontraŭ garanti-mono de 10 milionoj da usonaj dolaroj kaj riskas 20 jarojn da malliberigo kaj monpunon de 5 milionoj da usonaj dolaroj.
En junio 2009, Bernard Madoff estis kondamnita al 150 jaroj en malliberejo. Li mortis en malliberejo la 14-an de aprilo 2021.
Investintoj tuŝitaj pro la fraŭdo
redaktiLaŭ la gazeto The Wall Street Journal, la investintoj kun plej grandaj perdoj estus :
- Fairfield Greenwich Advisors, $7,50 miliardoj
- Tremont Capital Management, $3,30 miliardoj
- Banco Santander, $2,87 miliardoj
- Bank Medici, $2,10 miliardoj
- Ascot Partners, $1,80 miliardo
- Access International Advisors, $1,40 miliardo
- Fortis, $1,35 miliardo
- Union Bancaire Privée, $1,00 miliardo
- HSBC, $1,00 miliardo
La aliaj perdoj varias inter 100 milionoj kaj 1 miliardo da usonaj dolaroj, kaj rilatas al Natixis SA, Carl J. Shapiro, Royal Bank of Scotland Group PLC, BNP Paribas, BBVA, Man Group PLC, Reichmuth & Co., Nomura Holdings, Maxam Capital Management, EIM SA, kaj AXA SA. Estus ankaŭ 23 perdoj inter 1 kaj 100 milionoj da dolaroj.
Referencoj
redakti- ↑ L'arrestation d'un courtier légendaire secoue Wall Street (la aresto de legenda negocisto skuas Wall Street (france). Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 20-a de decembro 2008 .
- ↑ 2,0 2,1 Comprendre l'affaire Madoff (kompreni la Madoff-aferon) (france). Alirita 20-a de decembro 2008 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la entrepreno Bernard L. Madoff Investment Securities (enhavo anstataŭigita per la anonco pri la enketo, post arestado de Bernard Madoff)
- "Madoff, sub la nazoj de la financaj reguligistoj", en Le Monde Diplomatique