Bertilo Wennergren
Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.
Bertilo WENNERGREN | |
---|---|
sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1956 (68-jaraĝa) en Svedio |
Lingvoj | Esperanto • sveda • germana • angla |
Loĝloko | Schossin |
Nacieco | Svedo |
Ŝtataneco | Svedio |
Familio | |
Edz(in)o | Birke Dockhorn (2002–) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1980–) lingvisto esperantologo muzikisto drumisto |
Verkoj | Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko |
TTT | |
Retejo | https://bertilow.com/ http://bertilow.com/ |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko |
Akademiano | ekde 2001 |
Bertilo WENNERGREN | |
Ĝenroj | Rokmuziko |
Profesio | drumisto |
Aktivaj jaroj | ekde 1986 |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Persone |
Retejo | bertilow |
Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015[1].
Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Surbaze de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, li publikigis diversajn eldonojn de Detala Gramatiko de Esperanto.[2]
Ĝis julio 2009 Wennergren iom kontribuis ankaŭ al Vikipedio. En noto de septembro 2007 en sia persona uzantopaĝo li forte kritikis ĝian tiutempan kvaliton.[3][4]
Muziko
redaktiBertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono.
Honorigoj
redaktiLa 19-an de decembro 2006 li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la PMEG. Proksimume en 2014 Wennergren estis honorigita de UEA kiel "elstara aganto".
Referencoj
redakti- ↑ Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso. Libera Folio (1‑a februaro 2016). “Kiselman ne kontentis pri mia reagotempo, kaj pro lia kritiko mi decidis forlasi tiun postenon (kaj ankaŭ la postenon kiel direktoro de la gramatika sekcio, ĉar ankaŭ tiun taskon mi apenaŭ sukcesas plenumi).”.
- ↑ Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, Espero por E@I, 2023, 3a eldono.
- ↑ [1]
- ↑ [2]
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Bertilo Wennergren » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Oficiala retejo
- Intervjuo kun Bertilo Wennergren
- Lingva Kritiko, retpaĝo de B. Wennergren pri Esperantologio
- Verkoj de Bertilo Wennergren Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bertilo Wennergren ĉe Kantaro-Vikio