Borobia
Borobia [Borobia] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Ágreda en la nordoriento de la provinco.
Borobia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42107 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 231 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 40′ N, 1° 54′ U (mapo)41.664722222222-1.8966666666667Koordinatoj: 41° 40′ N, 1° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 130 m [+] | ||
Areo | 62 km² (6 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Borobia [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 242 loĝantojn.
Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 710 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 62 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun la provinco Zaragozo kaj kun la municipoj Ciria, Pomer, Noviercas, Beratón, Calcena, Purujosa kaj Ólvega (je 18 km).
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares de Ciria-Borobia, okupanta 141 hektarojn, nome 2 % de la teritorio.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento favore al la strategia loko inter-regna. En 1395, Henriko la 3-a donis al sia servisto Juan Hurtado de Mendoza la domarojn Borobia kaj Ciria. La familio Hurtado de Mendoza retenis la posedon de la vilaĝo ĝis 1429. Poste, Borobia estis propraĵo de la familio Luna, marŝaloj de Kastilio.
Fine de la 17-a jarcento estis proksima minado de fero. Ankoraŭ estas tie magnezito.
Laŭlonge de la 20-a jarcento okazis forta elmigrado. Fine de la 1960-aj jaroj fermiĝis la bazlernejo. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ekis lanta reveno de iamaj elmigrintoj.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.