Bugedo
Bugedo [buĤEdo] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro. La loknomo Bugedo estas komprenebla etimologie kiel Evonimejo. Tiukadre aperas evonimo kaj en la flago kaj en la blazono. La nomo "Bugedo" estas literumita ankaŭ kiel "Bujedo" (samprononce), kaj por la nomo de la loĝloko kaj por la nomo de la Monaĥejo de Sankta Maria de Bujedo. Ĉiutaga uzado rezultis en literumado Bugedo, por eviti konfuzon kun Bujedo de Juarros, loĝloko kaj iama konvento samprovinca, kaj por la monaĥejo Bujedo.
Bugedo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09293 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 194 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 3° 1′ U (mapo)42.649166666667-3.0177777777778Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 534 m [+] | ||
Areo | 9,93 km² ( 993 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bugedo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 76 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, dum Vitorio estas je 46 km kaj Logroño je 57 km. Ĝi limas kun Ameyugo, Santa Gadea del Cid, Miranda de Ebro, Foncea (La Rioja) kaj Cellorigo (La Rioja).
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo de Sankta Maria kaj la monaĥejo.