Carl Höland
Ludwig Carl HÖLAND, (naskiĝinta la 13-an de decembro 1821 en Gehren, mortinta la 13-an de februaro 1881 en Naumburg[1]) estis germana juĝisto kaj politikisto aktivante en la Princlando Schwarzburg-Sondershausen. Lin edizigis en 1854 Emilie Gottschalck.
Vivo
redaktiEstante filo de duka forstkonsilisto li studis de 1840 juron ĉe la universitato de Jena[2] kaj poste en Göttingen[3]. En novembro 1843 li trapasis la juristan ŝtatan ekzameniĝon en Arnstadt iĝonte helpisto ĉe la justic-oficejo de Gehren. De aŭgusto 1846 estis li registara adovkato en Keula (Helbedündorf). Certe en 1850 li jam memstaris kiel advokato en Sondershausen; amloke li fariĝis notaro en la 18.9.1872.[4]
Ekde la 1.1.1877 li iĝis konsilisto ĉe la unuiĝinta apelacitribunalo je Eisenach.[5] En la 1.11.1879 li iris al Naumburg kiel supera landa juĝejkonsilisto; tie ĵus estis kreita tia institucio kiu serĉis reprezentanton por la Duklando Schwarzburg-Sondershausen.[6] Inter 1850 kaj almenaŭ 1864 li estis ano de la urba konsilio de Sondershausen kiu elektis lin en 1864 vicprezidanto. Inter la 2.9.1865 ĝis la 31.12.1871 Höland estis deputito en la princuja parlamento: tie li vicprezidantis (29.6.-27.7.1866; denove 21.3.-30.12.1867) kaj eĉ prezidantis (24.6.1868-31.12.1871).
Literaturo
redakti- Jochen Lengemann (helpis: Karl-Heinz Becker, Jens Beger, Christa Hirschler, Andrea Ziegenhardt): Landtag und Gebietsvertretung von Schwarzburg-Sondershausen 1843–1923. Biographisches Handbuch. 1998. ISBN 3437353683 (p. 190f.: etbiografio kun foto; p. 325: genealogiaj informoj)
Notoj
redakti- ↑ mortanonco je Regierungs- und Nachrichtsblatt für das Fürstenthum Schwarzburg-Sondershausen, 17.2.1881, p. 84
- ↑ studentara registro n-ro 28 (somersemestro 1840) ĝis n-ro 32 (somersemestro 1842)
- ↑ ekde oktobro 1842 (Die Matrikel der Georg-August-Universität zu Göttingen 1837–1900. Hildesheim 1974, p. 60).
- ↑ Der Deutsche. Sondershäuser Zeitung, 4.6. kaj 21.9.1872, p. 505 kaj p. 877.
- ↑ Regierungs- und Nachrichtsblatt für das Fürstenthum Schwarzburg-Sondershausen, 23.12.1876, p. 613
- ↑ Regierungs- und Nachrichtsblatt für das Fürstenthum Schwarzburg-Sondershausen, 27.9.1879, p. 461