Conflent
Conflent ( katalune, elparolu "kunflen", akcentante la lastan silabon) temas pri malgranda regiono de Sud-Francio, kiu estas historia kataluna komarko. Etimologie, la nomo fontas el confluent (kunfluiĝo). Ĝi situas inter la mediteranea maro kaj la pireneaj montoj, proksime de la urbo Perpinjano. Ĝi estas parto de Nord-Katalunio.
Conflent | |
La monto Canigó | |
Lando | Nord-Katalunio (Francio) |
Provinco | Orientaj Pireneoj |
Ĉefurbo | Prado de Kunflent' |
Municipoj | 56 |
Areo | 882 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
19192 loĝ. (1999) 20,3 loĝ./km² |
Retpaĝaro | Esperanto-Conflent |
Conflent en Orientaj Pireneoj | |
En Conflent kuŝas monto Canigó (elparolu "kanigu", akcentante la lastan silabon; 2785 m alta), kiu estas kvazaŭ adorita monto de la katalunoj. Ĉe la piedo de Canigó situas la eta ĉefurbo Prada.
Tiu ĉi komarko limas norde kun la okcitana komarko Fenolleda, oriente kun Rusiljono, okcidente kun Capcir kaj Cerdanya kaj sude kun Vallespir kaj Ripollés.
Municipoj de Conflent
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Klubo de Esperanto en Conflent (esperante)
- Conflent Arkivigite je 2013-01-12 per Archive.today en Kataluna Enciklopedio (angle)