Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Dennis TITO (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1940 en Queens/Novjorko) estas usona entreprenisto kaj unua kosmoturisto en la kosmoesplora historio.

Dennis Tito
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1940 (1940-08-08) (84-jaraĝa)
en Kvinzo, Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Novjorko
Politeknika Instituto Rensselaer
New York University Tandon School of Engineering (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kosmonaŭto
glider pilot (en) Traduki
inĝeniero
entreprenisto
private space traveler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.wilshire.com/aboutus/board-of-directors/dennis-a-tito
vdr

Post la sukcesaj studoj kaj kvinjara agado ĉe NASA, fondis li en 1972 la financan entreprenon Wilshire Associates, kiu analizas per kvantitativaj analitikaj metodoj la riskojn de financaj transakcioj.

Dum la antaŭpreparoj por la kosmoveturo, li sukcese faris ekzamenon kiel radioamatoro kaj povis uzi per la usona voksigno KG6FZX[1] la amatoran sendilon de IKS.

Li ekveturis la 28-an de aprilo 2001 sur ferdeko de rusa Sojuz-kapsulo per Sojuz TM-32 al Internacia Kosmostacio. Du tagojn poste, la 30-an de aprilo 2001 dokis la kosmoŝipo je 9.59 MET ĉe la kosmostacio. Lin akompanis du kosmonaŭtoj Talgat Mussabajev kaj Jurij Miĥajlviĉ Baturin dum la veturo. La 6-an de majo 2001 surteriĝis Tito sur la stepo de Kazaĥstano.

Lia plano kaŭzis akran kontraŭstaron ĉe NASA, sed finfine la rusoj sukcesis efektivigi tion. Li pagis por la veturo 20 milionojn da usonaj dolaroj.

Referencoj

redakti