Dobruška
Dobruška (germane Gutenfeld) estas dua plej granda urbo en distrikto Rychnov nad Kněžnou en Regiono Hradec Králové en Ĉeĥio. Ĝi situas en submontarejo de Orlica montaro en valo de rivero Dědina en supermara alteco 287 m s. m. en katastra teritorio kun areo 3 466 ha. En 2024 ĝi havis 6 557 loĝantojn.
Dobruška | |||
germane Gutenfeld | |||
urbo | |||
Urbodomo en Dobruška
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dobruška | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Rychnov nad Kněžnou | ||
Administra municipo | Dobruška | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Dědina | ||
Situo | Dobruška | ||
- alteco | 287 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 17′ 31″ N 16° 09′ 36″ O / 50.29194 °N, 16.16000 °O (mapo) | ||
Areo | 34,43 km² (3 443 ha) | ||
Loĝantaro | 6 557 (2024) | ||
Denseco | 190,44 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Unua skribmencio | 1320 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 518 01 ĝis 518 03 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0524 | ||
NUTS 5 | CZ0524 576271 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 20 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dobruška | |||
Retpaĝo: www.mestodobruska.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Val, Pohoří (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Opočno, Chlístov, Bačetín, Vršovka, Podbřezí, Semechnice, Dobré, Bohuslavice kaj Nové Město nad Metují.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri Dobruška devenas el la jaro 1320. En la jaro 1806 trafis Dobruškon la plej granda incendio en ties historio kaj granda parto de la urbo devis esti denove konstruita. Marde la 13-an de julio 1926 vizitis la urbon oficiale prezidento de la respubliko T. G. Masaryk kaj li enskribis sin en la memorlibron de la urbo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 783 |
1880 | 4 913 |
1890 | 4 851 |
1900 | 4 828 |
1910 | 5 445 |
1921 | 5 334 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 350 |
1950 | 4 736 |
1961 | 5 712 |
1970 | 6 204 |
1980 | 6 982 |
1991 | 6 893 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 181 |
2014 | 6 896 |
2016 | 6 848 |
2017 | 6 791 |
2018 | 6 734 |
2019 | 6 727 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 6 723 |
2021 | 6 395 |
2022 | 6 518 |
2023 | 6 571 |
2024 | 6 557 |
Partoj de urbo
redaktiMemorindaĵoj
redaktiEn Dobruška troviĝas ununura alirebla mikveo en Ĉeĥio, en eksa rabena domo, hodiaŭ en konstruaĵo de urba muzeo.
Famuloj
redakti- Augustin Šenkýř (1736–1796), ĉeĥa muzika komponisto, orgenisto, gambisto kaj violonisto
- František Vladislav Hek (1769–1847), nacia renaskiĝanto, famita dank' al F. L. Věk, romano de Alois Jirásek kaj al samnomata televidserio F. L. Věk de Ĉeĥoslovaka televido el la jaro 1971 reĝisorita de František Filip
- Alois Beer (1833–1897), skribemulo kaj naiva pentristo
- Karel Lier (1845–1909), aktoro kaj reĝisoro
- František Adolf Šubert (1849–1915), teatra direktoro, reĝisoro kaj dramisto. En la jaroj 1883–1900 li estis direktoro de Nacia teatro en Prago
- Jan Laichter (1858–1946), eldonisto kaj librovendisto, eldoninto de dokumentaro de T. G. Masaryk
- František Kupka (1871–1957), pentristo, kiu naskiĝis en proksima Opočno, ĉi tie travivis la junaĝon
- Radim Drejsl (1923–1953), ĉeĥa muzika komponisto, pianisto kaj dirigento
- Jan Dvořáček (1825–1898), la unua direktoro de vitrofareja lernejo en Kamenický Šenov (en la jaro 1856), la unua lernejo de tiu speco en Eŭropo
- Miloslav Košťál (1925–2018), arkivisto, historiisto kaj predikisto de Eklezio frateca
- Jana Peterová (* 2000) – ĉeĥa česká orienta kuristino
Fotogalerio
redakti-
Naskodometo de František Vladislav Hek
-
Preĝeo de Sankta Spirito
-
Dekana preĝejo de sankta Venceslao
-
Statuo de František Ladislav Věk
-
Mariana kolono en placo