Dorud
Dorud, persalingve دورود estas urbego (la tria plej granda en la provinco) kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Lorestano de Irano. La loknomo signifas: du riveroj.
Dorud · | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Lorestano | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 608 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 30′ N, 49° 5′ O (mapo)33.49333333333349.075Koordinatoj: 33° 30′ N, 49° 5′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dorud [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Supermara alteco: 1,466 m
- Loĝantaro: 121,638 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
Geografio
redaktiDorud situas en la Zagros-montaro sur altebenaĵo ĉe kunfluejo de 2 riveroj. Ĥoramabado troviĝas 62, Teherano 315 km [1].
Historio
redaktiDorud dankas la urban eston al la trairanta fervojo, kiu faris el simpla vilaĝo komercan kaj industrian urbegon. La urba municipo estis kreita en 1949. Sismo vundigis almenaŭ 35 homojn en 2007. 2 homoj mortis en Dorud en 2017 dum la iranaj protestoj.
Ekonomio
redaktiDorud estas grava komerca kaj agrikultura centro, krome 3 uzinoj (la plej grandaj en Irano) produktas cementojn.
Klimato
redaktiEn Dorud la meza jara temperaturo estas +14 °C, la meza jara pluvokvanto estas 562 milimetroj.
Trafiko
redaktiDorud situas laŭ aŭtovojo Ĥoramabado-Esfahano kaj fervojo Ĥomo-Ahvazo.
Vidindaĵoj
redaktiDorud estas nomata ĉefurbo de la irana naturo. Pro la urboĉirkaŭaĵo estas konsiderata la plej bela urbo de Lorestano laŭ naturo.
Fontoj
redakti- interalie WikiTrans
Eksteraj ligiloj
redakti