Eija Ahvo
Eija Ahvo - n. la 31-an de januaro 1951 en Juankoski, do nun 73-aĝa - estas finna aktorino kaj kantistino. Ŝi loĝas en Kirkkonummi. Eija Ahvo estas multflanka prezentistino: ŝi estis voĉaktoro en multaj animaciaj serioj, aktoris en variaj televidaj serioj, kaj ŝi diskis ekzemple kantojn Armaan läheisyys ("proksimeco de la amato"), Oon elänyt tän ennenkin ("mi vivis ĉi tion antaŭe") kaj Lasinen vuori ("la vitra monto"). Ŝi ofte kunlaboris kun Susanna Haavisto kaj Heikki Kinnunen, kaj krom aperi en televidaj produktaĵoj ŝi aktoris en la Urba teatro de Helsinko. Ŝiaj infanoj Joonas kaj Venla Saartamo estas aktoroj kiel ŝi.
Eija Ahvo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eija Helena Ahvo |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Juankoski |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Veikkola |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Teatra Akademio Helsinko (1973–1977) |
Familio | |
Infanoj | Joonas Saartamo, Venla Saartamo (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto voĉaktoro |