El Royo
El Royo [elROĝo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj plej okcidente de la komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko El Valle y La Vega Cintora, kies centro ĝi estas.
El Royo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42153 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 259 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 54′ N, 2° 39′ U (mapo)41.908333333333-2.6444444444444Koordinatoj: 41° 54′ N, 2° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 126 km² (12 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Royo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 126,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 260 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 800 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 23 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 89 hektarojn, nome 10% de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Robledales del Berrún, okupanta 373 hektarojn, nome 3% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 7 317 hektarojn, nome 58% de la teritorio.
Historio
redaktiEl Ferepoko datas la kastrumo de la kastelo de El Royo, kies murego estis 18 metrojn larĝa kaj pli ol 2 m alta.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Fine de la 20-a jarcento la teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Hinojosa de la Sierra kun Langosto kaj Vilviestre de los Nabos, iama municipo aligita al Oteruelos, nun integrita en la municipo Soria. Tiuj 5 loĝlokoj estas la Vega Cintora.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la arkeologia kuŝejo.