Ellen Johnson Sirleaf
Ellen Johnson SIRLEAF [elen ĝonson serlif] (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1938 en Monrovio) estas politikistino de Liberio. Ŝi estas la gvidanto de la Liberala Partio de Liberio kaj estis prezidento de Liberio de januaro 2006 ĝis januaro 2018 kiam ŝin sukcedis George Weah. Ŝi fariĝis la unua rekte elektita ina ŝtatestro de afrika lando. Kune kun Tawakkul Karman kaj Leymah Gbowee, ŝi ricevis la Nobel-pacpremion 2011 kun la instigo "por ilia neperforta lukto por virina sekureco kaj virinaj rajtoj al plena partopreno en packonstrua laboro".
Politika kariero
redaktiŜi servis kiel ŝtatsekretario de financoj (inter 1972 kaj 1978) sub prezidento William Tolbert kaj poste ministro pri financoj inter 1979 kaj 1980.
En 1985 ŝi estis kondamnita al 10 jaroj da malliberejo pro opozicio al la registaro de Samuel Doe kiu okazigis ribelon en la jaro 1980. Tamen ŝi sukcesis forlasi la landon. Sirleaf estas ofte referata kiel Fera Fraŭlino.
Inter 2006 kaj 2018.ŝi estis prezidento kaj elektita kiel unua virina ŝtatestro en Afriko.
Honoroj
redaktiLa 7-an de oktobro 2011 ŝi ricevas la Nobel-premion pri paco, kune kun samlanda aktivulino Leymah Gbowee kaj la jemena defendantino pri homaj rajtoj Tawakkul Karman.
Ŝi ricevis ankaŭ la premion Ibrahim por Afrika Gvidado en 2017.
Ŝi diplomiĝis ĉe la universitato de Harvard, Usono.
Publikaĵoj
redakti- The Child Will Be Great, eld.Harper, 2009 (ISBN 978-0061353482)
Eksteraj ligiloj
redakti- (eo) "Unua prezidantino afrika", revuo Monato, marto 2006, paĝo 8 Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine