Endre Borus
hungara korusestro, muzikinstruisto
Endre Borus [boruŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borus Endre estis hungara korusestro, muzikinstruisto.
Endre Borus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1885 en Esztergom |
Morto | 30-an de majo 1960 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
Endre Borus[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1885 (laŭ alia informo la 9-an de novembro 1885 ) en Esztergom, li mortis la 30-an de majo 1960 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEndre Borus akiris diplomon en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo en 1905. Liaj ĉefaj instruistoj estis Emil Baré, Béla Szabados kaj Dezső Antalffy-Zsiross. Post la diplomo li estis inspektoro en Budapeŝto, ekde 1923 li estis muzikinstruisto en ĉefurba lernejo. Li establis koruson, pere de tio li komencis la korusan movadon kovrantan la tutan landon. Ekde tiam la publiko konis la infanajn verkojn de Zoltán Kodály.