Fajro kuracas
libro de Eŭgeno Miĥalski
(Alidirektita el Fajro Kuracas)
Fajro Kuracas estas la titolo de poemaro de Eŭgeno Miĥalski, publikigita de EKRELO en 1932. La titolpoemo aperis unuafoje en Sennacieca Revuo en 1923, kaj estis verkata en oktobro 1917. La 9-an de novembro 1934 oni malpermesis en Hungario distribuadon de tiu libro[1].L'Omnibuso reeldonis la verkon en 1984.
Fajro Kuracas | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Eŭgeno Miĥalski | |
Eldonjaro | 1932 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | EKRELO | |
Paĝoj | 50 | |
Enhavo
redaktiĜi enhavas precipe poemojn kun socipolitika enhavo, inter kiuj kelkaj klare laŭdas la stalinan reĝimon.