Provinco Fajum
(Alidirektita el Fajum)
Fajum aŭ El respektive Al Fajum (arabe محافظة الفيوم, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Fayyūm aŭ Faiyūm respektive Muhāfazat al-Fajūm) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 2 512 792 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Madinat al-Fajum. Alia grava urbo estas Sinnuris.
provinco Fajum محافظة الفيوم |
|||
---|---|---|---|
provinco (respektive gubernio) | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 30 m [+] | ||
Ĉefurbo | Fajumo | ||
- koordinatoj | 29° N, 31° O (mapo)29.36333333333330.745833333333Koordinatoj: 29° N, 31° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 6 068 km² (606 800 ha) [+] | ||
Areo | 6 068 km² (606 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 596 954 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 592,77 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-FYM | ||
provinco Fajum محافظة الفيوم |
|||
Vikimedia Komunejo: Faiyum Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La teritorio situas en centra Egiptio, pli-malpli 90 kilometrojn sudokcidente de Kairo, kaj estas parto de la dezerto Saharo.
La provinco limas okcidente kaj norde je la provinco 6-a de Oktobro, oriente kaj sude je la provinco Beni Suef.