Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Ferdinand PORSCHE [FEadinant PORŝe], naskiĝinta la 3-an de septembro 1875 en Maffersdorf (nun Vratislavice nad Nisou, parto de la urbo Liberec en Ĉeĥio), mortinta la 30-an de januaro 1951 en Stutgarto, estis aŭstria aŭtomobil-konstruisto. Li konstruis interalie la Volkswagen-modelon Käfer ("skarabo"), laŭ tipo de Tatra T97.

Ferdinand Porsche
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1875 (1875-09-03)
en Liberec
Morto 30-an de januaro 1951 (1951-01-30) (75-jaraĝa)
en Stutgarto
Mortokialo Infarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Zell am See Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Loĝloko Birth house of Ferdinand Porsche
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Nazia Germanio
Ĉeĥoslovakio
Aŭstrio
Okcidenta Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ferdinand Porsche
Familio
Edz(in)o Aloisia Johanna Porsche (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Ferdinand Anton Ernst Porsche (en) Traduki, Louise Piëch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Anton Piëch (mul) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo entreprenisto
inventisto
automotive engineer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Krom aŭtoj serie produktataj Porsche desegnis ankaŭ konkursajn aŭtojn. La unua modelo, "Sascha" [ZAŝa], inter 1919 kaj 1922 gajnis 43 el 51 konkursoj. Poste Porsche konstruis modelojn por la firmao Mercedes.

En 1937 li membriĝis en la nazia partio NSDAP kaj je sia avantaĝo kunlaboris kun la nazia reĝimo. En 1942 li iĝis Oberführer (ĉef-kolonelo) de SS.

Post la Dua mondmilito li estis malliberigita por preskaŭ du jaroj de la francia okupacia administracio.

En tiu tempo lia filo Ferry Porsche ekkonstruis la unuajn sporteskajn aŭtomobilojn nomitajn Porsche. La marko ankoraŭ nun apartenas al la plej renomaj altprezaj aŭtomobiloj.

Volkswagen Tipo 1 (VW Käfer, Beetle) estas aŭtomobilo fabrikita de Volkswagen kaj dezajnita de Ferdinand Porsche. Tiu modelo de aŭtomobilo estis fabrikita de 1949 ĝis 2003, kun pli ol 23 milionoj da ili. Dum multaj jaroj, ĝi konservis la rekordon de plej multe vendita aŭtomobilo iam ajn.

Porsche mortis en Stutgarto, sed estis entombigita en Zell am See en Aŭstrio.

Vidu ankaŭ

redakti