Fluganta holandano
Fluganta holandano estas tipo de vehiklo.
Historio
redaktiNe eblas determini kiu inventis la flugantan holandanon. Tia ĉaro unue aperis en Nederlando komence de la dudeka jarcento.
Funkciado
redaktiĜi estas funkciigata movante tenilon antaŭen kaj malantaŭen per la manoj. La tenilo estas konektita sub la sidloko al kranko sur la malantaŭa akso. La infano havas siajn piedojn sur la antaŭa akso kaj povas tiel stiri la ĉaron. Ĝi plej similas pedalaŭton, kun la diferenco, ke pedalaŭto estas veturata per la piedoj kaj stirata per la manoj, do ĝuste la malo de la funkciigado de fluganta holandano.