Friedrich Sylburg
Frederiko Sylburgo (1536-1596) estis germana klasika filologo, kiu studis en la Universitatoj de Marburgo, Jena, Ĝenevo kaj Parizo kie lia profesoro Henri Estienne la Juna (1531-1598) ricevis gravajn kontribuaĵojn de Sylburgo en sia Greka Trezorejo. Kiam li reiris al Germanio, li oficis kiel profesoro en Neuhausen, proksima de Worms kaj en Lich, apud Gießen kie li eldonis la bonegan Institutiones in graecam linguam (1580) de Nikolaus Clenardus (1495-1542).
Fridericus Sylburgius (1536-1596) | ||
---|---|---|
Zozimo de Panopoliso, Historia Nova, 1679
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1536 en Wetter, apud Marburgo, Germanio | |
Morto | 17-a de februaro 1596 en Heidelberg, Germanio | |
Lingvoj | antikva greka • franca • fru-nova altgermana • latina vd | |
Ŝtataneco | Landgraflando Hesio Palatinato vd | |
Alma mater | Universitato de Jena Universitato de Marburgo Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto tradukisto klasika filologo poeto klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiEn 1583, li rezignis al sia posteno en Lich kaj translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno kie li aktivis kiel korektisto kaj eldonisto de la grekaj tekstoj por la libristo Johann Wechel. Al lia periodo el Frankfurt apartenas la eldonoj de Paŭzanio, Herodoto kaj Dionizo de Halikarnaso - kaj unu el liaj plej bonaj verkoj, alte laŭdigita de Carsten Niebuhr (1733-1815) - Aristotelo, la grekaj kaj latinaj fontoj por la historio de la romiaj imperiestroj kaj la Peri syntaxeos de Apolono Diskolo.
En 1591, li translokiĝis al Heidelberg, kie li fariĝis bibliotekisto de la palatina elektisto. La serio komencita de Wechel estis daŭrigita de Hieronymus Commelinus en Heidelbergo, al kiu Sylburgo eldonis Klementon de Aleksandrio kaj Justinon Martiron, Etymologicum magnum, Scriptores de re rustica, la grekaj gnomikajn poetojn[1] Ksenofono kaj Nonno el Panopoliso, krom aliajn verkojn. Ĉiuj verkoj de Sylburgo elmontras fortan kritikopovon kaj nelacigebla prilaboreco, kio eble estis la kaŭzo de lia morto.
Selektita verkaro
redakti- Politica et Oeconomica, 1587, Aristoteles, Friedrich Sylburg
- De Syntaxi ... libri IV, 1590, Apollonius (Dyscolus), Friedrich Sylburg, Franciscus Portus
- Theodōrētu Episkopu Kyru Ellēnikōn Pathēmatōn Therapeutikē ..., 1592
- Tu ... Iustinu philosophu kai martyros ta Heuriskomena, 1593, Iustinus (Martyr),Friedrich Sylburg
- Apollinartii Interpretatio Psalmorvm versibvs heroicis: Apollinariu ..., 1596, Apollinaris (Laodicensis),Friedrich Sylburg
- Diōnos tu Kassiu Tu Kokkēianu Rōmaikōn historiōn ta heuriskomena, 1606, Cassius (Dio), Robert Estienne (libristo), Johannes Leunclavius, Henri Estienne, Wilhelm Xylander, Friedrich Sylburg, Fulvio Orsini
- Herodotu Halikarnassēos Historiōn Logio 9, 1608, Herodotus, Henri Estienne, Laurentius Valla, Ctesias (Cnidius), Friedrich Sylburg, Gottfried Jungermann
- Pausaniou Tēs Ellados periēgēsis: hoc est, 1613, Pausanias, Guilielmus Xylander, Romolo Amaseo, Friedrich Sylburg
- Hēsiodou Askraiou ta heuriskomena, 1613, Hesiodus, Hieronymus Commelin, Friedrich Sylburg
- Klēmentos Alexandreōs ta heuriskomena, 1629, Titus Flavius Clemens (Alexandrinus),Daniel Heinsius,Friedrich Sylburg
- Opera [greca et latina), 1641, Titus Flavius Clemens (Alexandrinus),Friedrich Sylburg,Daniel Heinsius
- Zosimi Comitis Ex Advocato Fisci Historia Nova, 1679, Zosimus,Friedrich Sylburg,Johannes Leunclavius,Christophorus Cellarius
- Zōsimou ... Historia nea: Zosimi comitis ex advocato fisci Historia nova, 1679, Zosimus (of Panopolis.), Friedrich Sylburg, Christoph Cellarius, Johannes Leunclavius, Sextus Rufus
- Dionysiu Alikarnaseōs Ta Euriskomena, Istorika Te Kai Rētorika, Syngrammata ..., 1691, Dionysius (Halicarnassensis), Friedrich Sylburg, Henricus Loriti Glareanus
- Pausaniou Tēs Hellados periēgēsis: hoc est, 1696, Pausanias, Romolo Amaseo, Guilielmus Xylander, Friedrich Sylburg, Joachim Kühn
- Pausaniae Graeciae descriptio accurata, 1696, Pausanias (Periegeta), Wilhelm Xylander, Friedrich Sylburg, Joachim Kühn
- Gnomica, 1748
- De poetica liber, 1780, Aristoteles, Adolf Gottlieb Christoph Harless, Friedrich Sylburg
- Epistolae Quinque Ad Paulum Melissum. Nunc Primun Edidit F. Creuzer, 1827, Friedrich Sylburg, Georg Friedrich Creuzer
Literaturo
redakti- Allgemeine Deutsche Biographie
- Isaac Vossius (1618-1689) between Science and Scholarship
- Gerardus Joannes Vossius: Poeticarum Institutionum Libri Tres / Institutes ..., Jan Bloemendal
- The History of Rome, Volumes 1-2, Barthold Georg Niebuhr
- A critical history of Christian literature and doctrine: from the ..., Volume 2, Sir James Donaldson
- Lectures on the History of Rome: From the Earliest Times to the ..., Volume 1, Barthold Georg Niebuhr
- The Penny Cyclopaedia
- A History of Classical Scholarship: From the Revival of Learning to the End ..., John Edwin Sandys
- WorldCat Identities
- Melchior Adam Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliothèque Nationale de France