Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Friedrich Ulrich Calixtus

Friedrich Ulrich CALIXTUS (naskiĝis la 8-an de marto 1622 en Helmstedt; mortis la 13-an de januaro 1701 samloke) estis germana luterana teologo. Li estis filo de Georgius Calixtus (1586-1656) kaj Catharina Gärtner, kaj ricevis tiun nomon omaĝe al Friedrich Ulrich, Duko de Brunsvigo (1591-1634)[1]. Li enmatrikuliĝis en la Helmstedt, kie li studis lingvojn kaj filozofion, kaj Christoph Schrader (1601-1680)[2] estis lia profesoro. Komence, li pensis studi Medicinon kaj Jacob Tappe (1603-1680)[3] estis lia profesoro pri Medicino.

Friedrich Ulrich Calixt
theologus Germanicus
theologus Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 8-a de marto 1622
en Helmstedt, Brunsvigo-Wolfenbüttel,  Sankta Romia Imperio
Morto 13-a de januaro 1701
en Helmstedt, Brunsvigo-Wolfenbüttel,  Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helmstedt
Profesio
Alia nomo Gustavus ab Ersckhein vd
Okupo teologo
universitata instruisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teologio, luteranismo kaj protestantismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HelmstedtLeipzigKönigslutter am Elm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1640, li eniris en la Universitato de Lepsiko. Kiam li revenis hejmen, li decidis fari teologion. Do li studis teologion kun Gerhard Titius (1620-1681), en Helmstedt. Tamen, la studo estis interrompita dum la Kolokvo de Toruno, en 1645, kie li konatiĝis kun multaj kleruloj.

En 1648, li ricevis specialan permeson de la fakultato pri teologio por prelegi tie, kaj en 1650, li fariĝis profesoro pri Loci communes[4]. En 1651, li vojaĝis al Alta Saksio, Bohemio, Hungario, Moravio, Aŭstrio, Italio, Francio kaj Nederlando. Tie, li renkontis inter aliaj kun Ferdinando la 4-a kaj la papo Inocento la 10-a. La 27-an de julio 1652 li fariĝis, en Helmstedt, Doktoro pri Teologio kaj estis nomumita por la konsistoria kaj preĝeja konsilio.

Verkoj

redakti
  • Auszug aus der handschriftlichen lateinischen Beschreibung einer Reise des Friedrich Ulrich Calixtus durch Italien, Frankreich und die Niederlande, im Jahr 1651. In: Johann Bernoulli's Sammlung kurzer Reisebeschreibungen und anderer zur Erweiterung der Länder- und Menschenkenntniß dienender Nachrichten. Bd. 7 u. 8, 1782
  • Demonstratio liquidissima quod Consensus repetitus fidei vere Lutheranae quem Abr. Calovius ... . Helmstedt, 1667.
  • Ablehnung einiger Injurien und Calumnien von Aegidius Strauch : nebst angehängter Protestation. Helmstedt 1669
  • Justa animadversio in triumphum concordiae repetiti consensus. Helmstedt 1676
  • De religione Muhammedana dissertatio. Helmstedt 1687
  • De diversis totius universi religionibus dissertationes academicae. Helmstedt 1688
  • De chiliasmo cum antiquo, tum pridem renato tractatus theologicus. Helmstedt 1692
  • Spiritus, qui ex deo est, a spiritu fanatico discretio. Helmstedt 1693
  • De vario hominis statu eidemque conata legem exacte implendi impotentia tractatus theologicus. Helmstedt 1695
  • B. Mariae Virginis immaculatae conceptionis historia: cvi accessit Alexandri papae VII constitutionis examen ad Coloniae & Herbipoleos dominos theologos directum .... Helmstedt 1696 (Online)
  • Via Ad Pacem Inter Protestantes Praeliminariter Restaurandam Strata per Colloquia Solennia atque alia Pacificorum Scripta Irenica Quae Calixtina comitatur Epicrisis. Helmstedt 1700

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Personensuche
  2. Personensuche
  3. Personensuche
  4. Loci communes rerum theologicarum seu hypotyposes theologicae aŭ Ordinaraj lokoj en Teologio aŭ Fundamentaj temoj pri la Doktrino, estas verko de Filipo Melanktono publikigita en 1521.
  5. Personensuche
  6. Personensuche
  7. Personensuche