Gajary
Gajary [gajari], hungare Gajar, germane Gayring estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. La loĝloko situas rekte ĉe la limo inter Slovakio kaj Aŭstrio. Rekte najbaras la aŭstraj komunumoj Jedenspeigen kaj Dürnkrut.
Gajary | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | regiono Bratislavo | ||
Distrikto | distrikto Malacky | ||
Poŝtkodo | 900 61 | ||
Aŭtokodo | MA | ||
Telefonkodo | 034 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 163 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 16° 55′ O (mapo)48.46611111111116.923888888889Koordinatoj: 48° 28′ N, 16° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 151 m [+] | ||
Areo | 50,83 km² (5 083 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gajary [+] | |||
Situo
redaktiGajary situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Morava, laŭ traira flankovojo kaj troviĝas de Malacky je 8 km-oj.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Supozeble peĉenegoj fondis la vilaĝon en la 10-a jarcento. La unua mencio okazis pri la loko en 1373. Ĝi longe estas doganprena loko. Dum regado de Leopoldo la 1-a la komunumo iĝis kampurbo. En 1828 loĝis en la urbeto 2852 loĝantoj en 381 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gajar 3847 homoj, (3567 slovakoj, 147 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Gajary 2690 homoj, (2607 slovakoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Gajár naskiĝis ĉeĥa-juda pentristo Döme Skuteczky.
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio