Gamal Abdel Naser
Gamal Abdel NASER (dialekte egipta por arabe جمال عبد الناصر, Ĝamāl ʿAbd an-Nāṣir; naskiĝis la 15-an de januaro 1918 en Aleksandrio; mortis la 28-an de septembro 1970 en Kairo) estis inter la jaroj 1956 kaj 1970 la ŝtata prezidanto de Egiptio. En 1952, li kunlaboris kun Anŭar as-Sadat kaj aliaj por renversi la reĝon. Naser fariĝis ĉefministro en 1954 kaj prezidento en 1956. Naser premis Egiption fariĝi socialista (ĉefe pere de agra reformo kaj subvenciado de la prezoj de bazaj varoj), kaj naciista nacio kun registaro nereligia kaj politika sistemo kun ununura partio (lia). Tiuj transformoj renkontis jen grandajn malserenon, jen entuziasmon en la popolo. Opozicioj favorigis la diktatorecajn emojn de Naser kaj la reĝimo iĝis pli kaj pli policeca. Sed Naser estis ankaŭ politikisto de granda karismon, kiu restis populara eĉ post malvenko en milito (dufoje: en 1956 kaj 1967).
En 1955 li estis inter la ĉefaj iniciatintoj de la Bandunga konferenco, kaj idearo "kontraŭimperialisma".
En 1956, Naser naciigis la Suezan Kanalon, kiu antaŭe ekde ĝia konstruado en 1875 estis posedaĵo plejparte de britaj akciuloj. La armeoj de Britio, Francio kaj Israelo tiam atakis Egiption kaj prenis la kanalon. Sed, pro timo de la Tria Mondmilito, Unuiĝintaj Nacioj, Usono kaj Sovetunio negocis la donadon de la kanalo al Egiptio. Tiel la dekomenca malvenko de Naser fariĝis en la okuloj de la popolo venko, kaj estigis fervoran entuziasmon.
Inter 1958 kaj 1961, Egiptio unuiĝis kun Sirio por fariĝi la Unuiĝinta Araba Respubliko (UAR), sed la unio ne estis solida kaj malkonsentoj kaŭzis ties baldaŭan kadukiĝon kaj disfalon.
En 1967, Egiptio atakis Israelon, sed perdis Gazaon dum la Sestaga milito.
Naser ankaŭ konstruigis la Altan Baraĵon de Asuano.
Li mortis en 1970. Anŭar as-Sadat fariĝis la sekva prezidento.