Germana Nacia Biblioteko
La Germana Nacia Biblioteko (germane Deutsche Nationalbibliothek, akronime DNB) estis fondita en 1990 kadre de la germania reunuiĝo per kunigo de Deutsche Bücherei Leipzig (fondita en 1912, poste nacia biblioteko de Orienta Germanio) kaj Deutsche Bibliothek Frankfurt (fondita en 1947, poste nacia biblioteko de Okcidenta Germanio). Komence funkcianta sub la nomo "Die Deutsche Bibliothek", ĝi ricevis sian aktualan nomon en 2006.
Germana Nacia Biblioteko | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia biblioteko bibliografa datenbazo | |||||
Komenco | 1912 (Deutsche Bücherei), 1946 (Deutsche Bibliothek) | ||||
Geografia situo | 50° 7′ 52″ N, 8° 41′ 0″ O (mapo)50.1311111111118.6833333333333Koordinatoj: 50° 7′ 52″ N, 8° 41′ 0″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Leipzig kaj Frankfurto ĉe Majno | ||||
Situo | Leipzig | ||||
| |||||
Ĉefulo | Frank Scholze | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Notoj | Tuta stoko: 41,4 milionoj da mediaj unuoj (2020) Bonvolu atenti, ke la mapoj nur montras unu lokon el la du menciitaj lokoj! | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ISIL | DE-101 (DNB, Frankfurt am Main) | ||||
La Germana Nacia Biblioteko respondecas pri kolektado kaj katalogigo de ĉiuj germanaj kaj germanlingvaj publikaĵoj eldonitaj depost 1913. La kunlaboro kun eldonejoj estas regulita per leĝo de 1935 por Deutsche Bücherei Leipzig, de 1969 por Deutsche Bibliothek Frankfurt kaj de 1990 por la sekva institucio, la Germana Nacia Biblioteko.
Taskoj estas dividitaj inter la bibliotekoj en Lepsiko kaj Frankfurto ĉe Majno, ĉiu fokusiĝanta al apartaj specialaĵoj. Tria institucio kunlaboranta, la Deutsches Musikarchiv Berlin (fondita en 1970), okupiĝas pri ĉiuj muzik-rilataj arkivaĵoj (kaj presitaj kaj sonregistritaj).
Inventaro
redakti22,2 milionoj da registraĵoj
- Leipzig: 13,2 milionoj da registraĵoj
- Frankfurt am Main: 7,8 milionoj da registraĵoj
- Berlin: 1,2 milionoj da registraĵoj
Vidu ankaŭ
redakti- Komuna Norma Datumaro - germane nomata Gemeinsame Normdatei (GND)
- Ŝtata Biblioteko en Berlino
- Bavara Ŝtata Biblioteko
Eksteraj ligiloj
redakti- dnb.de - Germana Nacia Biblioteko, interreta katalogo germanlingva Arkivigite je 2010-11-21 per la retarkivo Wayback Machine (kaj anglalingva[rompita ligilo])
- theeuropeanlibrary.org - kombinita aliro al 43 naciaj bibliotekoj en Eŭropo
Plie germanlingve:
- Deutsche Nationalbibliografie online[rompita ligilo] (kataloga datumaro ILTIS).
- arkiva servilo de la Germana Nacia Biblioteko Arkivigite je 2006-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- teksto de la "lego pri la Germana Nacia Biblioteko ("Gesetz über die Deutsche Nationalbibliothek", DNBG)
- Die Deutsche Nationalbibliothek: Leipzig – Frankfurt am Main – Berlin (artikolo en la retejo goethe.de)