Grock
Adrian Wettach, nask. la 10-a de januaro 1880, apud Biel en Svisio, mort. la 14-a de julio 1959 en sia kastelo Villa Bianca en Imperia Italio, estis fama muzikanta klaŭno, konata laŭ lia scennomo Grock.
Grock | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1880 en Loveresse |
Morto | 14-an de julio 1959 (79-jaraĝa) en Imperio |
Lingvoj | franca • germana • angla • itala • hispana • hungara |
Ŝtataneco | Svislando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto akordionisto kantisto cirkisto pianisto klaŭno |
Li estis filo de horloĝfabrikisto, kiu amatore ŝatis muzikludon kaj akrobataĵojn. De 1903 li komencis montriĝi en cirko, kun partnero. En 1929 iĝinta fama kaj riĉa li aĉetis terenon en la itala Riviera kie li konstruigis barokan eksplodmontremean riĉan vilaon en bela kaj malnaiva ĝardeno (nun estas projekto fari el ĝi monumentmuzeo kaj centro pri la klaŭnarto). Li montriĝis antaŭ publiko kiel lastfoje en 1954.
Li scipovis ludi, kaj lerte ludi, per 24 muzikilojn, inkluzive de miniatura violono. Li egale scipovis ĵongli kaj akrobati, kaj esprimiĝi en pluraj lingvoj. Lia famiĝita vorto estis "Sans blââââgue!?" (="ĉu ja vere ?")
Pluraj filmoj estis filmigitaj, kie oni povis, kaj ankoraŭ nun povas, vidi lian spektaklaĵon.
bildoj pri Grock (germane) Arkivigite je 2004-03-27 per la retarkivo Wayback Machine