Haute-Loire
Haute Loire [ot lŭar] (esperante tio signifas "supra Lŭaro"), estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, situanta meze de Francio. Ĝi ampleksas 4 977 km2 kaj havas 226 203 loĝantojn. La ĉefurbo de tiu departemento estas la malgranda urbo Le Puy-en-Velay. La departemento sume enhavas 258 komunumojn.
Haute-Loire | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 43 |
Prefektejo | Le Puy-en-Velay |
Subprefektejoj | Brioude Yssingeaux |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Pierre Marcon |
Prefekto | Éric Maire |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 227 284 (2021) |
Areo | 4 977 km² |
Loĝdenso | 46 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 21 |
Komunumoj | 258 |
La departemento, situanta sur la altaj ebenaĵoj de la Centra Montaro (france: Massif Central), estas plejparte rura kaj maldense loĝata. La plej alta punkto de la Haute-Loire estas la monto Mézenc, 1753 metrojn alta.
Agrikulturo, precipe bredado, okupas grandan parton de la ekonomia vivo. Sed tiu sektoro perdas rapide sian signifon, kaj la arbaroj kiuj kovras la teritorion plivastiĝas, anstataŭigante la kampojn.
Industrio ne rolas gravan rolon, kaj estas ĉefe reprezentata de malgrandaj fabrikoj (fabrikado de mebloj, nutraĵoj, teksaĵoj).
Kiel en multaj aliaj ruraj regionoj de Francio, turismo disvolviĝas, interalie "verda turismo": naturaj parkoj, montaro, lagoj (interalie la lago Bouchet), sportaktivadoj, skiado. La departemento havas ankaŭ kelkajn belajn ekzemplojn de sia riĉa historio: monaĥejoj, kasteloj, mezepokaj vilaĝetoj.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.haute-loire.pref.gouv.fr Arkivigite je 2004-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cg43.fr Arkivigite je 2015-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.zoom43.fr Arkivigite je 2005-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.bestofhauteloire.com Arkivigite je 2006-02-19 per la retarkivo Wayback Machine