Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

La Himalaja gipoHimalaja vulturo (Gyps himalayensis) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas proksime rilata al la eŭropa Gipo, G. fulvus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja gipo
Himalaja gipo
Himalaja gipo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps
Specio: G. himalayensis
Gyps himalayensis
(Hume, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskulo estas 103 – 150 cm longa, havas enverguron de 260 – 310 cm kaj pezon de 8 – 12 kg.[1] Laŭ pezo kaj enverguro tiu specio preskaŭ samas al la Monaĥvulturo laŭ grando kiel plej granda malnovmonda vulturo. Danke parte al sia longa kolo, la Himalaja gipo estas plej longa vulturo, kvankam la specio estas dua post la longvosta Sekretaribirdo laŭ totala longo inter rabobirdoj.[2]

Ili reproduktiĝas en rokaj montoj de Himalajo kaj Tibeto; la ino demetas ununuran ovon. La birdoj povas formi izolajn koloniojn. La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj.

Kiel ĉe aliaj vulturoj, ankaŭ tiu ĉi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj, kiujn ili trovas per ŝvebado super malfermaj areoj kaj montoj. Tiuj birdoj ofte moviĝas laŭ aroj.

La Himalaja gipo estas tipa vulturo, kun senpluma blanka kapo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi estas eĉ pli granda ol la Eŭropa grifo. Ĝi havas blankecan kolumon kaj flavan bekon. La blankecaj korpo kaj flugilkovriloj kontrastas kun la malhelaj flugoplumoj.

Tiu vulturo gruntas kaj fajfas ĉe ripozejoj aŭ dum manĝo ĉe kadavraĵo.

  1. Himalayan Griffon Vulture. Oiseaux-Birds.com. Alirita 2011-05-31.
  2. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti