Horace Walpole
Horatio aŭ Horace WALPOLE (n. la 24-an de septembro 1717 en Londono - m. la 2-an de marto 1797), 4-a grafo de Orford kaj filo de Robert Walpole, estis brita politikisto kaj verkisto.
Li verkis interalie la faman Kastelon de Otranto, kiu iniciis longan modon pri gotikaj romanoj (anglalingve gothic tales). Al li oni cetere ŝuldas la koncepton "serendipo". Walpole estas la plej juna filo de la brita ĉefministro Robert Walpole. Li studadis ene de la kolegio Eton, kaj sekve en la King's College de Cambridge.
En 1739 li faris vojaĝon Eŭropon kun la akompanado de Thomas Gray. Strawberry Hill (eo „fragomonteto“) estas kasteleca vilao, kiun konstruigis Horace Walpole en la jaroj 1749 ĝis 1776 ĉe la rivero Tamizo proksime de Londono. La konstruaĵo fariĝis modelo por granda nombro da similaj vilaoj kaj kasteloj en Eŭropo kaj iniciatis la novgotikon, kiu celis la revivigon de gotika arĥitekturo.
Walpole estis pacaktivulo, kiu avertis kontraŭ la uzo de varmaerbalono (inventita de la fratoj Mongolfier en 1783) por militaj celoj kaj skribis:
"Mi esperas, ke ĉi tiuj maŝinoj estos uzataj kiel amuzo por malsaĝuloj kaj erudiciuloj, kaj ne fariĝos militaj armiloj, kiuj kondukos al detruo de la homa raso, kiel kutime okazas kun sciencaj malkovroj."
Eksteraj ligiloj
redakti- "Kastelo de Otranto" en germana traduko