Iliroj
La Iliroj estis antikva popolo kiu loĝis en la okcidento de Balkanio kaj en la sudorienta marbordo de Italio (Mesapia), el hindeŭropa origino. Ilia lingvo, la ilira, apenaŭ estas konata, nur pere de kelkaj spuroj lasitaj en la onomastiko de la regiono kaj kelkfoje en alilingvaj tekstoj.
Iliroj | |
---|---|
etno | |
tribo • formortinta homa grupo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La teritorio loĝata de la iliroj estis konata kiel Ilirujo por grekaj kaj romiaj aŭtoroj, teritorio kie nuntempe troviĝas partoj de eksa Jugoslavio kaj Albanio, inter la Adriatiko okcidente, rivero Dravo norde, la rivero Morava oriente kaj la elfluejo de la rivero Vjosë sude. La unua rakonto pri la iliroj venas de Periplo aŭ Marborda Rakonto, antikva greka teksto de la duono de la 4-a jarcento a.K.
Ĉi triboj, aŭ almenaŭ granda parto el ili, verŝajne kunhavis komunan lingvon, el kiu oni nur havas malmultajn disajn informojn, kiu ne permesas klasifiki ĝin kiel hindeŭropa lingvo. La ilira malaperis jam en la 5-a jarcento p.K.
Tamen, "iliroj" estis ĝenerala vorto uzata de la grekoj por siaj nordaj najbaroj, kiu estis ampleksa kaj apenaŭ difinita popolaro, kaj hodiaŭ ne estas tute klara la kultura kaj lingva unueco inter ili. Nunaj albanoj konsideras sin kiel posteuloj de la ilira kulturo.