Historio de Japanio
|
Antikvo
redakti- Ĵomon-epoko
- Jajoi-epoko (3-a jarcento a.K. - 3-a jarcento)
- Kofun-epoko (malfrua 3-a jarcento/frua 4-a jarcento - frua 7-a jarcento/komenca 8-a jarcento)
- Asuka-epoko (fina 6-a jarcento - 710)
- Nara-epoko (710 - 794)
- Heian-epoko (794 - 1185)
Mezepoko
redakti- Kamakura-epoko (1185 - 1333)
- Kemmu-restarigado (1333-1336)
- Muromaĉi-epoko (1336 - 1573)
- Nanboku-ĉo-epoko (1336 - 1392)
- Sengoku-epoko (1392 - 1573)
- Azuĉi-momojama-epoko (1573 - 1600)
- Edo-epoko (1600 - 1868)
Nuntempo
redakti- Meiji-restarigado (1868 - 1912)
- Taiŝio (1912 - 1926)
- Ŝoŭa (1926 - 1989)
- Heisei (1989 - 2019)
- Reiwa (2019 - ...)
Post 1868 Japanio malkovris la mondo kaj konstatis, ke estas koloniantoj kaj koloniitoj. La registaro decidis esti kolonianto kaj komencis invadi vastajn teritoriojn en orienta Azio. Japanaj militkrimoj de la Imperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japana imperiismo, ĉefe dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[1] Kelkaj militkrimoj estis fifaritaj de militistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de la Ŝoŭa-erao, nomo havigita por la regado de la imperiestro Hirohito, ĝis la kapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945. Tiu parto de la japana Historio estas detale priskribita en libro Historio por malfermi estontecon.
La kapitulaco de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis la Soveta invado de Manĉurio kaj la Sovet–Japana Milito.
La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita.
Epoktabelo
redaktiKutime nun akceptita tabelo de epokoj de la japana historio:
Referencoj
redakti- ↑ Blumenthal, Ralph, "The World: Revisiting World War II Atrocities; Comparing the Unspeakable to the Unthinkable", The New York Times, 7a de Marto 1999. Kontrolita 2008-07-26.