Jean Twenge
usona psikologino, universitata instruisto kaj verkistino
Jean Twenge - prononco la sistemo IFA [d͡ʒˈiːn twˈɛnd͡ʒ], naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1971, do nun 53-aĝa - estas usona psikologino, universitata instruisto kaj verkistino. Ŝi de 1989 ĝis 1993 ĝis diplomiĝo studis filozofion en la universitato de Ĉikago kaj de 1993 ĝis 1998 doktoriĝis pri filozofio en la universitato de Miĉigano - nun ŝi agas kiel profesoro pri psikologio en la ŝtata universitato de San-Diego en suda Kalifornio. Jean Twenge aparte konatiĝis per publikaĵoj pri la kategoriigo de generacioj en la industrilandoj, precipe pri la sociologia priskribo de la socioj fine de la 20-a jarcento. Aparte ŝi koncentriĝis pri la tielnomata Y-Generacio.
Jean Twenge | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1971 (53-jaraĝa) en Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Miĉigano - doktoro de filozofio (1993–1998) Universitato de Ĉikago (1989–1993) |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jeantwenge.com/ |