Joel Lehtonen
Joel LEHTONEN (naskiĝinta la 27-a de novembro 1881, mortinta la 20-a de novembro 1834) estis finna verkisto. Li naskiĝis en Sääminki kaj mortis en Haaga.
Joel Lehtonen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1881 en Haukiniemi, Sääminki |
Morto | 20-an de novembro 1934 (52-jaraĝa) en Haaga |
Mortokialo | Pendumo |
Tombo | Tombejo Hietaniemi, U21b-18-2 |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | école élémentaire de Kuopio (fr) liceo Ressu de Helsinko (–1901) Universitato de Helsinko |
Okupo | |
Okupo | lingvisto tradukisto kritikisto verkisto poeto ĵurnalisto literaturkritikisto |
Priskribo
redaktiLi studis en Universitato de Helsinko, sed ne akiris diplomon. Lia unua libro aperis en la jaro 1904. Lia plej konata libro estas romano Putkinotko. Ankaŭ lia poemlibro Hyvästijättö lintukodolle estas speciale konata. Li vivis ankaŭ en Svislando kaj Italio, tial liaj verkoj efikis al literaturo de tiuj landoj. Li ankaŭ tradukis literaturon al finna. Liaj verkoj havas ankaŭ humurajn ecojn. Lehtonen edziĝis en la jaro 1920 kun Lydia Thomasson. Li malsaniĝis, fine li faris sinmortigon.